Esperanta antologio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Roberto (diskuto | kontribuoj) |
Roberto (diskuto | kontribuoj) |

Linio 17:
La valoro de la rezulto dependas de la personeco de la elektinto: ni havis la ŝancon, ke la eldonisto turnis sin al W. Auld, kiu estas mem ne nur vera poeto, sed ankaŭ erudiciulo, dediĉinta dek jarojn de sia vivo al la elfosado de nekonataj poemoj kaj ellegado de nia plej malfacile atingebla literaturo. La plej delikata gusto kaj plej solida scio unuiĝis do por konstrui jenan senkomparan monumenton al la glorado de nia poezio, kaj en ĝi ankaŭ ne mankas la grava kontribuaĵo de la aŭtoro mem. Estas kurioza koincido, ke la fariĝo de tiu lastatempa [[antologio]] tute similas tiun de la unua en la mondliteraturo: kiam la greklingva [[Siriano MELEAGROS]], komence de nia erao, volis diskonigi al internacia publiko la fierojn de la helena poezio, ankaŭ li konceptis tiun kolektadon kiel artan verkon, ankaŭ li mem intermetis siajn poemetojn, ankaŭ li ornamis la tuton per antaŭparolo, kvankam versa ĉifoje:
Muz', al kiu vi alportas jenan kanton fruktodiversan?

Aŭ ankoraŭ kiu plektis jenan kronon de poezi'?

Ĝin elfaris Meleagros; por Diokleo la glorfama

ĉi donacon memorindan kun amemo aranĝis li:

de Anytê anemonoj multaj, kaj de Mojrô abunde

da lilioj, kaj de Sapfô nur iomete, sed ja rozoj ...

La evoluon de nia poezio Auld dividas en tri partojn, kies limoj estas la du mondmilitoj; kaj ilin li etikedas "Primitiva Romantismo", "Polurita Romantismo" kaj "Metafiziko". Pri tiuj dividoj kaj ties nomoj, oni povus multe diskuti. Mi konsentas, ke la unua mondmilito signas decidigan etapon en nia movado, sed mi ne opinias, ke la dua faris tiel akran tranĉon: nenio vere distingas la postmilitajn numerojn de "Literatura Mondo" disde la antaŭmilitaj (sur la poezia kampo, kompreneble); kaj evidente, kiel li mem agnoskas en Postnoto, Auld estis influita de la etikedoj kutimaj en la brita literaturhistorio. Por Franco, la romantikismo estas skolo jam de longe formortinta, kiun sekvis la Parnasismo, la Simbolismo, la Novklasikismo, la Superrealismo ktp., kaj mi miras, vidante Kalocsay-on klasita inter la romantikistoj; aliflanke nenia "metafizika" skolo iam ekzistis sur la Eŭropa kontinento, kaj mi supozas, ke multaj Francoj, Italoj, Germanoj ktp. hezitos antaŭ tia titolo alkroĉita al [[Marjorie BOULTON]] aŭ al P. Thorsen. Mi mem opinias, ke la dividoj konstateblaj en nia literatur-evoluo koncernas pliĝuste la formon, ol la temojn aŭ la inspiron. La unuan periodon efektive signis la prilaboradon unue de la lingvo mem (kiun multaj tiutempaj poetoj apenaŭ sciis: unu jaron antaŭ ol fariĝi la "Reĝino de la Floraj Ludoj" de [[Barcelono]], la poetino [[Marie HANKEL]] ankoraŭ konfuzis la verbojn "ŝajni" kaj "brili"! Vidu O.V. p. 562), due de la [[metriko]], [[ritmo]], [[rimo]]j ktp.: tio estis la elementa lernejo de nia poezio, kaj nur ĝi ebligis la floradon, kiu sekvis la unuan mondmiliton. Sed de tiam mi ne konstatas profundan ŝanĝon en la periodo, kiu iras de 1921 ĝis hodiaŭ: nuancojn de tono, jes -- sed tio simple kondukus nin al distingo de unu hungara skolo, kiun sekvis, kvankam sen la kutima interbatalado inter du sinsekvaj [[skolo]]j, la [[skota skolo]]. Mi absolute ne vidas, kiel "Spiro de l' pasio" estas pli metafizika, ol la "Ebria Ekvatoro", verkita jam en [[1924]]: ĝi respegulas alian nacian kulturon, tute simple.
Linio 30:
Oni neniam kredus, se oni mem ne spertis pri ia analoga tasko, kiom da klopodoj, da traserĉoj, da korespondaĵoj, da vizitoj de bibliotekoj privataj aŭ societaj estas necesaj por kompili tian verkon. Kiom da belaj poemoj restis forgesitaj sur la flaviĝintaj paĝoj de malnova aŭ malmulte disvastiĝinta gazeto! Estas la eble ĉefa merito de tiu ĉi libro, ke ĝi atingebligas ilin al la granda publiko. Sed alia kaŭzo ankaŭ klarigas la relativan senkulturecon literaturan de la esperantistaro: la poemlibroj estis ofte publikigitaj en tre malgranda kvanto, aliaj estis viktimoj de milito aŭ politika purigado, aliaj estas neakireblaj de tuta parto de Eŭropo el financaj kaŭzoj ktp. Kaj tio estas la dua grava utileco de tiu ĉi kolekto, ke tiu, kiu ne povis legi la grandajn poeziajn verkojn, la "Prologo" de Miĥalski, la "Streĉita Kordo" de Kalocsay, la "Kvaropo" de Auld, Dinwoodie, Francis kaj Rossetti, la "Kontralte" de M. Boulton ktp. trovos ĉi tie, per kio kontentigi sian scivolemon, kaj satigi, almenaŭ provizore, sian soifon pri beleco.
La elekto de la cititaj poemoj spegulas la guston de la kompilinto, kaj oni povas ne samopinii kun li pri ĉiu punkto. El la poemoj de Zamenhof, ekzemple, la plej bona ŝajnas al mi "Al la fratoj", ĉar plej simpla en sia emocio kaj fervoro; de Kalocsay mi estus certe citinta la grandiozan "Homo", de Maŭra mi estus preferinta la "De Profundis", de R. Schwartz, la "Moderna Anĝeluso" -- kiujn preterlasis Auld; inverse, mi estus nenion konservinta de K. Vanselow, [[Miloŝ
La fina parto de la volumo ne estas la malplej valora, almenaŭ por la literaturhistorio: por ĉiu poeto, la kompilinto kaj la eldonisto kolektis ĉiujn haveblajn informojn, kiuj estas senkompare pli riĉaj kaj kompletaj ol tiuj en la "Enciklopedio"; krome notaro klarigas detale ĉiujn enigmajn punktojn, ĉiujn aludojn, lingv-apartaĵojn ktp. de la cititaj poemoj, tiel ke la plej neinicita leganto trovos en la legado nenian malhelpaĵon aŭ malklaraĵon. Fine, tre kompleta glosaro helpas al la facila komprenebleco kaj al la perfektigo de nia poezia vortaro. Kaj tiu ĉi lasta punkto estas io grava: sen la prilaborado de la poezia esprimilaro, sen la larĝa provizo da taŭgaj neologismoj, kiun tridek jaroj da penoj de diverslandaj poetoj havigis al iliaj posteuloj, la vojo de la granda poezio restus barita al Esperanto; pri tio min konvinkis mia sperto de vortaristo, de filologo kaj de redaktoro de revuo.
Jen do la grava verko, kiun malavare donacas al la esperantistaro la kunlaborado de [[Régulo
Jen kial mi ne hezitas aserti, ke la devo de ĉiu esperantista rondo, grupo aŭ klubo estas ja disponigi al siaj membroj, flanke de la klasika [[Fundamenta Krestomatio]], jenan Esperantan Antologion, kiu rilatas al ĝi kiel la floroj al la semoj, kaj prezentas ne malhaveblan kaj ne anstataŭigeblan dokumentaron pri nia lingvo kaj literaturo. Aŭ, se oni estas surdaj al tiaj argumentoj, oni almenaŭ konsideru ĝin kiel potencan armilon de propagando; ĉar, kiel diras la tre rimarkinda "Prospekto" sur la internaj refaldoj de la kovrilo, "en Esperanto ni havas la grandiozan fenomenon de tutmonda literaturo demokrate kreita kaj kreata de verkistoj el ĉiu lando" ... kaj neniu "plu povos aserti, ke la Internacia Lingvo ne taŭgas por literaturaj celoj, aŭ ke ĝi ne kapablas esprimi la plej altajn pensojn de la homa menso!" Jen per kiaj municioj oni de nun bombardu la Blinkenbergojn!