Esperanto-Hamburg: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Esocom (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
 
=== Fondokunveno ===
La [[19-a de majo|19an de Majo]] [[1904]] estis fondita Esperantista Grupo Hamburg - Altona (la grandurbo [[Altona]] apartenis al [[Prusujo]], ne al HamburgHamburgo). La nomon de la klubo oni ŝanĝis, ĉar post fondiĝo de aliaj kluboj, la 9an de Oktobro 1909 al Unua Esperantista Grupo de Hamburgo-Altona.
[[Felix Epstein]] en 1974 skribis la sekvan retrospektivon (mallongigita):
 
... Estis la 19a de Majo 1904, kiam kelkaj malmultaj interesuloj pri la demando de la Internacia Lingvo kunvenis, por diskuti kaj propagandi tiun ideon, inter ili troviĝis la kuracisto D-ro Eduard Mybs, antaŭe fervora Volapükisto, kiu same kiel multaj aliaj, post la apero de Esperanto, estis transirinta al tiu nova sistemo. Dank' al siaj lingvaj fakkonoj kaj sia ege simpatia bonhumoro li facile sukcesis, tuj fondi unuiĝon kies prezidanto li fariĝis. Jam baldaŭ komenciĝis ampleksa korespondado kun samideanoj en aliaj landoj, kompreneble ankaŭ kun D-ro Zamenhof, kaj kiam li partoprenis en 1905 la Unuan Internacian Kongreson en Bulonjo, lia nomo jam estis tre konata. Tie ĉeestis ankaŭ kelkaj aliaj Esperantistoj el Germanio, kiuj tie preparis la fondon de Germana Esperanto-Asocio, kiu estis inaŭgurita en 1906 en Brunsvigo. En la sama jaro okazis la 2a Universala Kongreso en Ĝenevo, pri kiu D-ro Mybs raportis en Hamburgo loka gazeto. Tiu artikolo instigis min tuj lerni Esperanton. La franco René Ladevèze, loĝinta en Hamburg, kaj mi baldaŭ fariĝis sekretarioj de D-ro Mybs kiu kiel vicprezidanto de la Akademio, prezidanto de G.E.A. kaj de la Hamburga grupo estis ege ŝarĝita de laboro. Krom siaj preskaŭ ĉiun dimanĉon okazintaj propagandprelegoj en najbaraj lokoj li gvidis kursojn kaj publikigis multajn artikolojn. En 1908 li kunorganizis kaj prezidis la 4-an Universalan Kongreson en Dresden.
 
... Estis la 19a de Majo 1904, kiam kelkaj malmultaj interesuloj pri la demando de la Internacia Lingvo kunvenis, por diskuti kaj propagandi tiun ideon, inter ili troviĝis la kuracisto D-ro [[Eduard Mybs]], antaŭe fervora Volapükisto, kiu same kiel multaj aliaj, post la apero de Esperanto, estis transirinta al tiu nova sistemo. Dank' al siaj lingvaj fakkonoj kaj sia ege simpatia bonhumoro li facile sukcesis, tuj fondi unuiĝon kies prezidanto li fariĝis. Jam baldaŭ komenciĝis ampleksa korespondado kun samideanoj en aliaj landoj, kompreneble ankaŭ kun D-ro Zamenhof, kaj kiam li partoprenis en 1905 la [[1-a UK|Unuan Internacian Kongreson]] en [[Bulonjo-ĉe-Maro|Bulonjo]], lia nomo jam estis tre konata. Tie ĉeestis ankaŭ kelkaj aliaj Esperantistoj el Germanio, kiuj tie preparis la fondon de Germana Esperanto-Asocio, kiu estis inaŭgurita en 1906 en [[Brunsvigo]]. En la sama jaro okazis la 2a Universala Kongreso en [[Ĝenevo]], pri kiu D-ro Mybs raportis en HamburgoHamburga loka gazeto. Tiu artikolo instigis min tuj lerni Esperanton. La franco René Ladevèze, loĝinta en Hamburg, kaj mi baldaŭ fariĝis sekretarioj de D-ro Mybs kiu kiel vicprezidanto de la Akademio, prezidanto de G.E.A. kaj de la Hamburga grupo estis ege ŝarĝita de laboro. Krom siaj preskaŭ ĉiun dimanĉon okazintaj propagandprelegoj en najbaraj lokoj li gvidis kursojn kaj publikigis multajn artikolojn. En 1908 li kunorganizis kaj prezidis la 4-an Universalan Kongreson en [[Dresden]].
 
=== Zamenhof en Hamburg ===
La 12an de Septembro 1910 L. L. Zamenhof per ŝipo alvenis en HamburgHamburgo, kiam li revenis de la sesa Internacia Kongreso en [[Vaŝintono]] (Washington). Pro tiu okazo la Hamburgaj Esperantistoj invitis al festkunveno, dum kiu oni omaĝis al la "Majstro". La partoprenintoj raportis pri la kongreso, pri sukcesoj en Brazilo kaj pri konkurso pri Esperanto en ekonomio, kiun gajnis Hamburgano W. A. Vogler, kiu redaktis la Komercan Bultenon, suplemento de [[Esperanto_(gazeto)|Esperanto]] (organo de UEA).
 
 
=== Kongreso 1931 ===
Pentekoston en la jaro 1931 okazis la Germana Esperanto-Kongreso en HamburgHamburgo. Ĝi estis jubilea kongreso, ĉar GEA festis 25 jarojn de sia ekzisto. [[Oscar Bünemann]], Felix Epstein, Hans Schütt kaj multaj aliaj organizis tiun kongreson en tempo de ekonomia krizo, kiu ĝenis la evoluon de ĉia kultura movado. El 30.877 organizitaj Esperantistoj en la jaro 1928 nur restis en 1930 la timige malalta nombro de 6.258 membroj en GEA kaj LEA. Malgraŭ malfacilaĵoj la Hamburgaj Esperantistoj sukcesis instigi la urban turisman varbcentron, eldoni luksan prospekton pri la urbo kaj bonaj fotoj (supozeble okaze de la Germana Esperanto-Kongreso).
 
 
=== Persekutado ===
La laborista Esperanto-movado ([[GLEA]]) jam tuj ĉe la komenco de la Nazianazia reĝimo en Marto 1933 estis malpermesita, kune kun la ĝenerala malpermeso de la politikaj, sindikataj kaj kulturaj laboristaj organizoj. Multaj laboristaj Esperantistaj funkciuloj estis arestitaj kaj kondamnitaj. La neutrala movado havis la ŝancon ankoraŭ vegeti kelkajn jarojn. La Universala Kongreso en [[Kolonjo]] (Köln) 1933 staris sub la aŭspico de la Naziojnazioj. Ili intencis eluzi tiun kongreson same kiel la Olimpikajn Ludojn en 1936 por mistifiki la mondon pri la veraj celoj de Naziismonaziismo. Post la malpermeso de ĉia Esperanto-agado en 1936 kelkaj aktivaj Hamburgaj Esperantistoj kaŝe renkontiĝis - malgraŭ la danĝero esti arestitaj - en malantaŭaj ĉambroj de kafejoj aŭ hotelo kaj tenis kontakton al eksterlando pere de Esperantistaj maristoj kiuj konterbandis materialon.
 
 
=== La rekonstruo ===
Multaj aktivaj Esperantistoj en Hamburg tuj post la fino de la dua mondmilito daŭrigis la Eperanto-laboron. Inter alie multege kaj eĉ ofereme laboris Ocar kaj Elisabeth Bünemann, Paul Bünemann, Felix Epstein, s-ro Degenkolbe, Walter Behrmann, Hermann Theobald, Oskar Peters, August kaj Edith Weide, Hans Schütt, Helene Janda, kaj Josef Kühnel. En Novembro de 1945 la Brita Armea Administracio permesis fondi kulturajn klubojn, do ankaŭ eblis fondi Eperanto-klubon. Unue oni elektis la nomon Hamburga Esperantosocieto, kiun oni poste ŝanĝis al Hamburga Esperanto-Societo. La Britaj aŭtoritatoj postulis politikan senŝarĝecon de la prezidanto de ĉiu klubo. La Hamburgaj Esperantistoj povis pruvi tion por ĉiuj estraranoj. En la nova societo kunlaboris iamaj anoj el la diversaj antaŭmilitaj grupoj, sen diferenco ĉu ili estis en Neutrala Movado aŭ en Laborista Asocio. La ĉefa celo post la milito estis, per Esperanto servi al la paco, kaj pli forte defendi la pacon ol okazis antaŭe. Per multaj prelegoj la Esperantosocieto informis pri Esperanto kaj multaj homoj partoprenis en kursoj. En 1947 ekfunkciis koresponda Esperanto-lernejo. La Polica Prezidanto en Hamburg 1948 permesis al policistoj, dum la deĵora tempo lerni Esperanton kaj zorgi pri eksterlandaj vizitantoj, kiujn oni eĉ povis loĝigi en polica kazerno en Altona. Preskaŭ 150 gepolicistoj lernis Esperanton, el kiuj 60 post ekzameno rajtis porti sur la uniformo rubandon kun surskribo Esperanto. Dum ekspozicioj kaj kongresoj la policistoj servis kiel interpretistoj. Inter aliaj estis tiuj gepolicistoj: August Weide, Hella Lanka, Heinrich Wielgus, s-roj Flemming, Dahl, Wolpers, Schickschneit, Wortmann kaj Welf Toussaint.
En 1951 la Antaŭkongreso de la Universala Esperanto-Kongreso en München okazis en Hamburg. Multaj Esperantistoj el Skandinavio survoje al München partoprenis en la aranĝo. La Hamburga Senato akceptis grupon el la partoprenantoj en la urbodomo.
 
 
=== Esperanto-Kongresoj en Hamburg ===
Linio 43 ⟶ 38:
 
La 84a Germana Esperanto-Kongreso okazis en Hotel Panorama de la 25a ĝis 28a de Majo 2007.
 
 
=== La propra klubejo ===