Suda Insulo (Nov-Zelando): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''Suda Insulo''' estas la pli granda el la du grandaj insuloj, kiuj konsistigas [[Nov-Zelando]]n (la alia estas la [[Norda Insulo (Nov-Zelando)|Norda Insulo]]). Ĝia nomo en la [[maoria lingvo]] estas ''Te Wai Pounamu''; ĝi signifas "la akvo de la verda ŝtono", la verda ŝtono estas [[jado]]. Eble la nomo evoluis el ''Te Wāhi Pounamu'' (= la palaco el verda ŝtono).
 
En la [[19-a jarcento]] iuj mapoj nomis la insulon angle ''Middle Island'' (meza insulo) aŭ ''New Ulster''; la nomon "Suda Insulo" (aŭ ''New Leinster'') portis la nuna insulo [[Stewart-insulo|Stewart Island]].
 
La Suda Insulo havas areon de 151.215 (laŭ aliaj 151.757) km² kaj tiel estas la dek-dua plej granda insulo de la mondo. Laŭ ĝia okcidenta bordo etendiĝas la montoĉeno de la Sudaj Alpoj, kie situas monto Cook, alta 3.754 metrojn super marnivelo. De la Norda Insulo disigas ĝis la Markolo de Cook, la plej mallonga distanco inter la insuloj estas 35 km.