Beat-generacio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20:
La ''Beat''-generacio laboras altigante la prioritatojn de la tiel nomata ''Beat''-generacia esenco, nome spontanneecon, malfermitan emocion kaj visceran engaĝadon en ofte kuraĝaj mondaj travivaĵoj - en ŝajna paradokso la ''Beat''-oj ofte emfazis spiritan sopiradon, uzinte konceptojn kaj bildaron el budhismo, judismo, katolikismo ktp. Do anoj de la ''Beat''-generacio celis sintezon de la sencoj ''beaten down'' ("marĉandado") kaj ''beatific'' ("beatiga"), kiel Kerouac priskribis ĝin. Unu el la plej bone propaganditaj aspektoj de la ''Beat''-verkado estas la konstanta defio al la limoj de libera esprimo; la ''Beat''-verkistoj produktis korpon de skribita verkaĵo polemika kaj por ĝia advokateco pri nekonformiĝado kaj por ĝia nekonformiĝeca stilo.
 
La lingvastilo kaj temoj (drog-uzado, sekseco, aberacieca konduto) puŝis la limojn de akcepteco je la filistrecaj 1950-aj jaroj. La unua ''Beat''-verkaĵo gajninta nacivastan atenton estis ''[[Howl]]'' de Ginsberg, parte pro ĝia grafike seksa lingvaĵo: eksperimenti pri obsceneco helpis ĝin atingi famon. Unu el la plej daŭre famaj ''Beat''-verkaĵoj, ''[[On the Road]]'' de Kerouac (verkita en 1951), kies granda parto da ĝia kontraŭdirebla materialo estis forviŝita, ne estis publikigita ĝis 1957, pro la celo profiti la famon alportitan de la eksperimento pri obsceneco de ''Howl''. Kerouac estis sekve kulpigita por kuraĝigi miskonduton. La grandioza verkaĵo de Burroughs, ''Naked Lunch'', publikigita en 1962, estis multe pli grafika ol "Howl" kaj same eksperimentis obscenecon. Tiuj ĉi testoj helpis konstati, ke, se io estas rigardata kiel havanta literaturan valoron, ĝi ne estas plu rigarditakonsiderata kiel obscena.<ref>Charters, Ann (ed.). ''Beat Down to Your Soul: What Was the Beat Generation?'' NY: Penguin, 2001. ISBN-10: 0141001518</ref>
 
==Historio==