Simo Milojeviĉ: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pliampleksigo surbaze de komuniko de UEA
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:2008-07-26 uk simo milojevicx.JPG|thumb|Simo Milojeviĉ dum [[UK 2008]]]]
'''Simo MILOJEVIĈ''' (nacilingve: '''MILOJEVIĆ''') (naskiĝis [[1936]] en [[Bosnio]]). Esperantistiĝis en [[1956]]. Jugoslavo loĝanta en [[Nederlando]]. Ĵurnalisto kaj profesia esperantisto. Estis membro de la [[Akademio de Esperanto]] ([[1989]]-[[1998]]).
 
En la komenco de sia movada aktivado li estis sekretario de loka Esperanto-klubo, poste de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. En [[1963]] li estis ĉefredaktoro de "''Jugoslavia esperantisto"'', poste de "''La suda stelo"'' ([[1964]], [[1967]]-69). Kiel komisiito de UEA li restadis pli ol jaron ([[1960]]-61) en Hinda Unio kaj Nepalo por instrui Esperanton. Post sia transloĝiĝo al Nederlando MilojevicMilojević redaktis la revuon "''[[Kontakto"]]'' ([[1970]]-74).
 
En [[1974]] li eklaboris en la Centra Oficejo de UEA, kiel vicdirektoro ([[1974]]-80) kaj redaktoro de [[Esperanto (gazeto)|"Esperanto"]]. Inter [[1983]] kaj [[1995]] li estis [[Ĝeneralaj Direktoroj de UEA|Ĝenerala Direktoro]] de UEA. Ekde [[1996]] li plulaboris, ĝis la emeritiĝo en [[2002]], kiel libroservisto de la Asocio. En sia 60-a vivojaro, li decidis formeti ĉiujn movadajn funkciojn kaj labori kiel libroservisto kaj bibliotekisto en UEA, de [[1996]] ĝis la fino de 2002, kiam li pensiiĝis. Ekde la fino de [[2007]] li vivas en [[Trebinje]] (Respubliko Serba, Bosnio kaj Hercegovino).
 
Estis unu el la ĉefaj motoroj de [[UEA]] kaj [[UK|Universalaj Kongresoj]]. Aŭtoro de sennombraj artikoloj.