Simo Milojeviĉ: Malsamoj inter versioj

10 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
En la komenco de sia movada aktivado li estis sekretario de loka Esperanto-klubo, poste de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. En [[1963]] li estis ĉefredaktoro de ''Jugoslavia esperantisto'', poste de ''La suda stelo'' ([[1964]], [[1967]]-69). Kiel komisiito de UEA li restadis pli ol jaron ([[1960]]-61) en Hinda Unio kaj Nepalo por instrui Esperanton. Post sia transloĝiĝo al Nederlando Milojević redaktis la revuon ''[[Kontakto]]'' ([[1970]]-74).
 
En [[1974]] li eklaboris en la Centra Oficejo de UEA, kiel vicdirektoro ([[1974]]-80) kaj redaktoro de ''[[Esperanto (gazeto)|"Esperanto"]]''. Inter [[1983]] kaj [[1995]] li estis [[Ĝeneralaj Direktoroj de UEA|Ĝenerala Direktoro]] de UEA. Ekde [[1996]] li plulaboris, ĝis la emeritiĝo en [[2002]], kiel libroservisto de la Asocio. En sia 60-a vivojaro, li decidis formeti ĉiujn movadajn funkciojn kaj labori kiel libroservisto kaj bibliotekisto en UEA, de [[1996]] ĝis la fino de 2002, kiam li pensiiĝis. Ekde la fino de [[2007]] li vivas en [[Trebinje]] ([[Respubliko Serba]], [[Bosnio kaj Hercegovino]]).
 
Estis unu el la ĉefaj motoroj de [[UEA]] kaj [[UK|Universalaj Kongresoj]]. Aŭtoro de sennombraj artikoloj.
Sennoma uzanto