Milito de Jom Kippur: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Israelo okupis la [[Sinajo]]n, [[Cisjordanio]]n kaj la [[Golanaj Altaĵoj|Golanajn Altaĵojn]] en la [[Sestaga milito]] en [[1967]]. Por la arabaj ŝtatoj ĝi estis militara kaj politika katastrofo, ĉar ili perdis stratege gravajn teritoriojn kaj milionoj da araboj vivis nun sub israela garnizono. Krome, Israelo fariĝis militara grandpotenco en la [[Proksimo Oriento]]. Ĝi komencis kun la konstruado de judaj setlementoj en la okupitaj teritorioj, forpelinte miloj da araboj el iliaj hejmoj.
 
Ankoraŭ en la memasama jaro de la milito, Egiptio batalis la [[Milito per eluzaĝo]] kontraŭ israelaj trupoj ĉe la [[Sueza Kanalo]]. Oni ne konsideras ĉi tion kiel verdira milito, sed kiel minoraj aeratakoj kaj bataletoj, tamen mortis 1.600 israelaj soldatoj kaj 6.000 egiptoj, precipe civiluloj. La tiama egipta prezidanto [[Ĝamal Abd al-Nasser]] volis eluzaĝi tiele la israelan militaron en la Sinajo kaj malrapide enpenetri en la dekstra flanko de la kanalo, sed li mortis en [[1970]] kaj ne povis finigifini siajn intencojn. Lia postsekvanto [[Anvar Sadat]] subite post sia inaŭguracio komencis kun la planado de efika atako kontraŭ Israelo.
 
==Egipta taktiko==