Lakta Vojo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
== La Hierarkia Kolapso de la Protogalaksio ==
 
La plej klara divido de la steloj en la Galaksio estis farita en la mezo de la 20a jarcento, kiam W. Baade malkovris tion, ke la steloj apartiĝis je du tre distingeblaj klasoj, kiujn li nomis kiel populacio I kaj populacio II. La unuaj prezentas malgrandaj aĝoj, estas relative metalriĉaj, kaj havas orbitojn ĉirkaŭgalaksicentrajn kiuj ne malalproksimiĝas multe el la galaksia ebeno. Tamen, la steloj de populacio II posedas tre discentrajn orbitojn, grandaj aĝoj kaj metalmanka konsisto. Verdire, ilia kemian konsiston indikas sendube ilian maljunecon, formiĝon dum epoko tiam, kiam la kosmokemio ne multe malsimilis al tiu tuj originita de la '''[[Pra-Eksplodo]]''' .
 
La steloj de populacio I konsistigas tion, kion oni nomas kiel '''galaksia disko'''. Aliflanke, la steloj de populacio II konsistigas la strukturon nomatan kiel '''galaksia haloo'''. La aĝodiferenco inter la steloj de tiu du strukturoj galaksiaj indikas la hierarkia rango kiun ĉiu el ili posedas dum la galaksiformiĝo.