Gabrijel Divjanoviĉ: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:24, 5 maj. 2005

Kroata esperantisto

D-ro Gabrijel DIVJANOVIĈ (1913 - mortis la 27-an de julio 1991 en Zagrebo) estis fondinto de la grupo "Junaj astronomoj-esperantistoj" ĉe la Zagreba Observatorio, kiu aperigis en 1961 la kontraŭmilitan pledon Tragedio en la universo kaj iniciatis la E-feriejon en Primoŝten ĉe la Adria marbordo.

Li ankaŭ multe verkis pri sia fako en Esperanto, precipe en la popularscienca revuo Homo kaj kosmo, kiun dum pli ol 20 jaroj (1963-1984) li ĉefredaktis kun la helpo de kolegoj el la observatorio.