Edmond Dazun: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Dazun naskiĝis en [[gaskona lingvo|gaskon-lingva]] familio kaj lernis la francan nur en la ŝtata lernejo. Li fariĝis Esperantisto en 1931 en [[Saint-Omer]] kaj aliĝis al SAT en 1932. En 1933 li vizitis la [[Universala Kongreso|Universalan Kongreson]] en [[Kolonjo]] (Germanio). Dum la SAT-kongreso en [[Parizo]] en 1935 li renkontis [[Lanti]].
 
Baldaŭ post la [[dua mondmilito]] Dazun fariĝis membro de la Plenum-Komitato de SAT. Dum dek jaroj li ankaŭ estis membro de la komitato de [[SAT-Amikaro]], la franca branĉo de SAT, kaj redaktoro de ties "Bulteno". De 1953 li estis motoro de "Leksikono", el kiu fariĝis en 1959 la "[[Franca Esperanto vortaro Andrieu|Dictionnaire pratique]]" (Praktika vortaro franca-Esperanto kaj Esperanto-franca). En 1995 aperis lia botanika difin-vortaro de manĝeblaj plantoj "Sin nutri en la naturo". Esperanto estis lia hejma lingvo dum 30 jaroj.
 
==Verkoj==
* Dictionnaire pratique d’Espéranto français-esperanto esperanto-français (Praktika Vortaro Esperanto-Franca-Esperanto), kun [[Félicien Baronnet]], [[Roland Levreaud]] k.a., 1959, 1974, 2000.
* Sin nutri en la naturo, [t.e. terminaro de manĝeblaj plantoj], [[Beauville]]: SAT-broŝurservo, [[1995]], 223 p.
 
==Literaturo==
* '''1997''': Dazun, E. Rememoroj. En: [[Laŭte!]] 1997, n-ro 132, p. 30-31
* '''1995''': Pri la aŭtoro. En: Sin nutri en la naturo (vd. supre)