Pripjato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
 
Oni lasis tie eĉ tankojn kaj helikopterojn de la soveta armeo, ĉar ili iĝis dum la evakuado nuklee radiantaj. Troveblas ankaŭ tie granda deponejo por la betonsarkofagaj konstru-restaĵoj. Aparte impresas ruinoj de neniam ekfunkciinta ripoz-parko: la karuseloj en ĝi devis ekfunkcii la 1-an de majo, sed kelkajn tagojn pli frue eksplodis la reaktoro en la centralo.
 
== Statistiko ==
 
{| class="wikitable"
|'''Loĝantaro'''
|loĝantaro de la urbo Pripjat antaŭ la Ĉernobila akcidento en 1986 estis: 49,4 mil homoj, el kiuj – 15406 infanoj (7176 lernejanoj) kaj 16562 virinoj.
 
Tuta areo de loĝejoj – 658700 kvadratmetroj, 160 domoj, 13414 loĝejoj, 18 amasloĝejoj por fraŭloj kun 7621 lokoj, 8 amasloĝejoj por familioj kaj hoteltipaj domoj kun 1206 ĉambroj.
 
''Noto: 9 loĝdomoj (324 loĝejoj) estis okupitaj de amasloĝejoj por fraŭloj.''
 
|-
|'''Klerigo'''
|15 infanĝardenoj kun 4980 lokoj. 5 mezlernejoj – kun 6786 lokoj. 1 profesia lernejo kun 600 lokoj.
|-
|'''Sano'''
|Sanitarejo n-ro 126 kun 410 lokoj, 1750 vizitoj en tri poliklinikojn.
|-
|'''Komerco kaj priservo'''
|25 vendejoj je 9239 kvadratmetoj. 27 manĝejoj, kafejoj kaj restoracioj kun 5535 sidlokoj. 10 provizejoj kaj deponejoj je 4213 kvadratmetroj por 4430 tunoj.
|-
|'''Kulturo'''
|3 organizaĵoj pri kulturo: kulturpalaco, kinejo kun 1220 sidlokoj, artlernejo kun 8 ĉambroj por societoj kun ĝenerala nombro 312 homoj.
|-
|'''Sporto'''
|10 sportejoj, 3 naĝbasenoj, 10 pafejoj, 2 stadionoj.
|-
|'''Mastrumado'''
|1 parko, 35 infanaj ludplacetoj, 18136 arboj, 249247 arbedoj, 33000 rozujoj.
|-
|'''Industrio'''
|4 entreprenoj kun ĝenerala produktado por 477 milionoj rubloj.
|-
|'''Konstruindustrio'''
|6 primaraj konstruorganizaĵoj, plenumintaj konstruajn kaj muntajn laborojn por 132,3 milionoj rubloj.
|-
|'''Trafiko'''
|La fervojstacio "Janov", 3 organizaĵoj pri trafiko.
|-
|'''Komunikado'''
|Urba komuikcentralo por 2926 telefonnumroj. Krome 1950 telefonnumeroj de departamentaj aŭtomataj telefoncentraloj, de Ĉernobila elektrocentralo kaj de la uzino "Jupiter".
|-
|'''Akvokondukaro'''
|8050 kubometroj da akvo ĉiutage (176 litroj, ĉe normo 250 litroj ĉiutage por unu homo).
|-
|'''Elektro'''
|121 mil kilovathoroj (el kiuj 29 mil kilovathoroj por industria zono).
|}
 
== Anonco pri "portempa evakuado" el Pripjat, la 27-an de aprilo 1986 ==