Roswell-incidento: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
korekteto
Linio 3:
 
== Mistera kraŝo ==
En julio 1947, en la dezerto apud Roswell, okazis incidentonincidento ĉe kiu la nokta kraŝo de nekonata objekto kaŭzis mondnovaĵon. La usona aerarmeo nome deklaris en oficiala preskomunikaĵo, ke oni postsavis kraŝintan nifon (''Usona aerarmeo kaptis Nifon'' legeblis en diversaj usonaj gazetoj). Unu tagon poste venis nova komunikaĵo en kiu oni parolis pri kraŝinta veterbalono. Post tio oni dum tridek jaroj silentis.
 
Nur en 1978 la Roswell-incidento denove fariĝis novaĵo kiam la konata kanada nifo-esploranto Stanton T. Friedman kontaktis eksmajoron Jesse Marcel. Marcel en 1947 kunhelpis dum la postsavado de la restaĵoj de la (laŭ la aerarmeo) veterbalono. Kiel eksmajoro Marcel deklaris en 1978 al Friedman, ke ĝi ne estis veterbalono, sed tamen ekstertera kosmoŝipo. Friedman trovis en Roswell ankoraŭ dekoj da aliaj ĉeestantoj, inter kiuj eĉ generalo, kiuj konfirmis la interpreton de Marcel. Friedman verkis libron post kio ankoraŭ pli da ĉeestantoj anoncis sin kaj ankoraŭ dekoj da libroj aperis.