Zazpiak Bat: Malsamoj inter versioj

38 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
Etaj ŝanĝoj
(Nova artikolo: "Zazpiak Bat")
 
e (Etaj ŝanĝoj)
'''Zazpiak Bat''' estas [[Eŭska lingvo|eŭska]] esprimo, kiu signifas «La sep -- Unu», el ''zazpi'' («sep»), ''ak'' («la» en pluralo) kaj ''bat'' («unu»). Ĝi referencas al la sep historiaj provincoj de Eŭskio.
 
Ĝi ankaŭ estas la [[Heraldiko|heraldika]] nomo de la blazono de [[Eŭskio]] konsistanta el la sep sekvaj provincoj: unuflanke la kvar hispanaj provincoj de [[Alavo]], [[Gipusko]], [[Biskajo]] (formantaj la nuntempan Eŭskan aŭtonoman komunumon) kaj provinco konsistanta el la malnovaeksa reĝlandoReĝlando de[[Navaro (mezepoka reĝlando)|Navaro]] (nuntempe [[Navaro]]), aliflanke la tri francaj provincoj de [[Lapurdo]], [[Malalta Navaro]] kaj [[Zubero]], inkluzivitaj en departemento [[Pyrénées-Atlantiques]]. La blazono konsistas el 6 partoj reprezentantaj ĉiujn provincojn, Navaro kaj Malalta Navaro havantaj saman blazonon, tiun de Reĝlando de Navaro, kie ambaŭ nunaj provincoj estis kunigitaj ĝis la frua 16-a jarcento.
 
La Eŭska aŭtonoma komunumo havas propran blazonon, [[Laurak Bat]] («La kvar -- Unu»), kiu datiĝas de ties konstitucio kiel tia post la morto de [[Francisco Franco|Franco]]. Ĝi konsistas el kvar partoj el kiuj unu el ili, tute ruĝa, simbolas Navaron, aparta aŭtonoma komunumo, kiu laŭ la hispana konstitucio povas per referendumo decidi eniri en ĝin. Ĝi estas forta simbolo kiel la [[Ikurrina]] (eŭska standardo), la [[Lauburu]] (eŭska svastiko) kaj la [[Arrano beltza]] («AgloLa aglo nigra», standardo kiu datiĝas de Mezepoko).
 
==Historio==
En 1643, Navarano nomita Axular, nomis la diversajn eŭsklingvajn teritoriojn. Nur en la komenco de la 19-a jarcento, juna Lapurdano nomita Garat proponis al [[Napoleono]] kunigi la kvar hispanajn kaj la tri franclingvajn provincojn por naski la ciferon sep. En 1836, Augustin Chaho kaj Antoine Thomson d’Abbadie publikigis libron ''Études grammaticales sur la langue euskarienne'' ("Gramatikaj studoj pri la eŭska lingvo"), kiun ili dediĉis al la «Eŭskoj de la 7 eŭskaj provincoj», eŭske: ''Zazpi Uskal Herrietako Uskalduner''.
 
Tamen la formulo ''Zazpiak Bat'' estis unuafoje lanĉita en [[Pamplono]] de la navara lingvisto [[Arturo Campión Jaimebon]] en 1876 okaze de la publikigo de sia libro ''Consideraciones acerca de la cuestión foral y los carlistas en Nabarra'' ("Konsideroj pri la forumaforua demando kaj la karlistoj[[Karlismo|karlisto]]j en Navaro").
 
==Anekdoto==