Adolfo Suárez: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Broadbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: da:Adolfo Suárez
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Adolfo Suárez González''' (naskiĝis [[25-a de septembro]], [[1932]], en [[Cebreros]], provinco [[Avilo]]) estas [[Hispanio|hispana]] politikisto.
 
Li komencis sian politikan karieron dum la reĝimo de [[Francisco Franco]], kiel lojajalojala [[frankismo|frankisto]], kaj li atingis la postenon de ministro-ĝenerala sekretario de la ''Movimiento Nacional'', la partio formita el la [[Hispana Falango]]. Li ankaŭ estis direktoro de la ŝtata televido.
 
Por ĝenerala surprizo, li estis elektita de la reĝo [[Johano Karlo la 1-a]] kiel ĉefministro en julio [[1976]], kaj baldaŭ pruvis sian lertecon per la eko de reformoj kiuj kondukis al la starigo de demokratio en la lando. La procezo estis sufiĉe riska, pro la opono de la tradiciistoj (inter kiuj ĉefe la militistoj, multaj el kiuj estis partoprenintaj la [[Hispana Enlanda Milito|civilan militon]]), kaj pro la premo de la opoziciaj fortoj, kiuj deziris pli rapidan kaj profundan reformon, kun rompo de la tradicio.