Ostendo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yvesn (diskuto | kontribuoj) pliampleksigo surbaze de tekstoj ricevitaj de Germain Pirlot, origine tradukitaj de Raymond Willemans |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 73:
=== La preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo ===
Estas la ĉefa preĝejo de Oostende. Tiu ĉi
Malantaŭ la preĝejo staras la turo Sankta Petro, la nura restaĵo de la antaŭa 15-jarcenta preĝejo. Ĝi estis konstruita en 1729 sur
Ĉe la Jozef- la 2-a-strato staras la statuo de « Paster Pype », vikario de la preĝejo kaj militpastro por la maro. Li starigis fiŝistan lernejon kaj konatiĝis pro sia agado favore al la malriĉa fiŝistloĝantaro.
== La banturismo ==
Jam en 1783 angla drinkejestro komencis sur la ‘eta strando’ la luigadon de banĉaroj, en kiuj la banontoj povis transvesti sin. En 1784 li ricevis permeson de la imperiestro Jozefo la 2-a por vendi trinkaĵojn en malgranda tendo sur tiu strando, kiun oni atingis per ponteto trans la urba fosaĵo. En tiu loko ekestis la ostenda banturismo, kiu poste translokiĝis okcidenten., al la strandoj ĉe la kazino kaj la reĝa restadejo. Ĉu por plezuro, ĉu por la sano, la marbanado daŭre pli populariĝis.
En 1820 aperis sur la strando la unuaj banĉaroj tirataj de ĉevaloj ĝis en la maro. La bangastoj pagis por transvesti sin en ĉaro kaj ili povis eliri nur kiam ĝi estis tirita ĝis en la maro. Profesiaj bangardistoj certigis la sekurecon.
Laŭregule estis malpermesite bani sin sen vestoj sur la strando inter la palisaro kaj la fino de la mardigo. Por eviti monpunon pro delikto kontraŭ la moraleco, la banvesto devis esti : a) por viroj : kolora lana bankalsono retenita ĉe la ŝultroj ; b) por la virinoj : longa lana banrobo aŭ banĉemizo. Nu, tiuj vestoj nenion plu kaŝis kiam la banintoj venis el la akvo …
Riĉuloj povis bani sin en varma marakvo en la mardigpavilonoj. La reĝo Leopoldo la 1-a intervenis, por ke la unua fervojo al Oostende ekuziĝis en 1838. Ekde tiam la vojaĝo estis malmultekosta, rapida kaj komforta. Ankaŭ malpli riĉaj unutaguloj povis nun veni al la maro. Oni renkontis ne nur britojn, sed ankaŭ germanojn, rusojn kaj polojn en la urbo, kien, en 1864, dum meza dimanĉo, 10 trajnoj alvenis. En 1882, Leopoldo la 2-a solene enoficigis la novan stacidomon. La kanalpasaĝeroj havis korespondon en belegaj luksaj vagonaroj ; Oostende iĝis ĉenero de la internacia konekto inter London kaj la cetera Eŭropo.
En 1890, la kursaldirektoro lanĉis la famiĝintan sloganon : « Ostende, la reine des cités balnéaires - Ostendo, la reĝino de la banurboj ».
Linio 97:
=== 14-a jarcento ===
En la 14-a jarcento la fiŝista vilaĝeto – aŭ ĉu ni diru, la mezepoka urbo ? – preskaŭ tute malaperis pro sinsekvaj ŝtormflusegoj. Ĝi estis
=== 15-a jarcento ===
En la 15-a jarcento okazis 2 gravaj eventoj. En 1443 la grafo Filipo la Bona permesis la konstruon de haveno kun fiŝista doko, okcidente de la urbo. La havenŝanelo troviĝis, kie nun staras la kursalo. Tamen ĉi tiu haveno plenŝlimiĝis. En 1584 ekestis ŝanelo oriente de la urbo en la loko de la nuntempa haveno.
=== 16-a jarcento ===
En la 16-a jarcento, en la Nederlandoj (Flandrio, Brabanto, Holando)
=== Falo de Antverpeno ===
Post la falo de [[Antverpeno]] en 1595, Oostende estis la nura ribela urbo en la Sudaj Nederlandoj. Apogita de la holandanoj kaj de la angloj, la urbo transformiĝis en fortresan urbon. Tio estis makulo en la okuloj de la vicreĝoj Alberto kaj Izabela. En julio 1601 Alberto eksieĝis la urbon, sub la gvidado de la admiralo de Aragono kaj poste de la generalo Spinoza. Nur la 22-an de septembro 1604 la urbo honorplene kapitulacis, post 3 jaroj kaj 77 tagoj. La 24-an de septembro 1604 la vicreĝoj unuafoje eniris la urbon :
La ‘izabelakoloro’, speco de pala, grizflava kolornuanco, havus sian originon en tiu sieĝo. Laŭ la legendo la arkidukino Izabela faris la promeson ne ŝanĝi sian ĉemizon ĝis la konkero de Oostende. Ankaŭ la baziliko de Scherpenheuvel (Flandra Brabanto), la unua baroka preĝejo en la Nederlandoj, estis parto de la sama promeso.
|