Libroeldonado en fruepoka Esperanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vikiigis
Linio 5:
 
== Ĝis la unua mondmilito ==
Kompreneble la unuaj libroj en Esperanto estis [[gramatiko]]j kaj [[vortaro]]j. Sed jam la 14-a libro estis literaturaĵo kaj de tiam ambaŭ specoj de libroj aperis proksimume samkvante. La unuajn librojn eldonis la aŭtoroj aŭ tradukintoj mem. Tamen gramatikoj kaj vortaroj estis jam eldonataj de profesiaj eldonejoj antaŭ ol literaturaj verkoj. La serioza eldono de Esperantaj literaturaĵoj komencis per la fama kontrakto inter [[de Beaufront]] kaj [[L. L. Zamenhof|L.L. Zamenhof]], post kio de Beaufront kun helpo de [[Carlo Bourlet]] kontraktis kun la firmo [[Hachette et Cie]], [[Parizo|Paris]], pri starigo de Esperanto-fako. Ĝis 1904 la firmo ne havis konkuranton, tiam [[Paŭlo_Lengyel|Pál Lengyel]] fondis en ParisParizo la [[Centra_Presejo_Esperantista|Centran Esperantistan Presejon]] kaj poste kun [[Théophile Cart]] kaj aliaj la [[Presa_Societo_Esperantista|Presan Esperantistan Societon]] (PES) por egalpezi la "novismajn" klopodojn de Bourlet. Tamen, Hachette restis ĝis la [[unua mondmilito]] la plej signifa eldonejo, regule aperigante kelkajn gazetojn, multajn librojn. Tre multe laboris ankaŭ PES, ekde 1910 la librofako de [[Brita Esperantista Asocio]] kaj de la firmo [[Friedrich Ellersiek]].
 
La plejparto de la antaŭmilitaj libroj estis malgrandaj kajeroj, ne superantaj kvindek paĝojn. Ili celis plejparte esti daŭrigaj perfektigiloj post ellerno de kurso kaj lego de unua legolibro. Ofte oni ankaŭ presis partojn el klasikaj verkoj por kvazaŭ mistifiki la neesperantistan publikon pri la ekzisto de tiuj verkoj en Esperanto. Nur tre malmultaj libroj el la antaŭmilite eldonitaj povas esti komparataj kun la literaturo nacia. Al ili apartenas: „La Faraono“ de [[Bolesław Prus]], „Fabiola“ de [[Nicholas Wiseman]], originalaj romanoj de [[Valienne]] kaj [[Heinrich August Luyken]] ktp.