Vaporŝipo: Malsamoj inter versioj

1 bitokon forigis ,  antaŭ 13 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: ar:سفينة بخارية; cosmetic changes)
La teknika trairo de velŝipo al vaporŝipo daŭris dum jarcento. La vaporŝipoj vere konkuris kun la velŝipoj ekde la 1850-aj jaroj kaj traveturis regule la oceanon. La unua senvela vaporŝipo ekis en 1889 - konstruita de [[Alexander Carlisle]] - kaj rapida de 20 knotoj ''Teutonic'' de la entrepreno [[White Star Line]].
 
La unuaj vaporŝipoj uzis vapormaŝinojn kun malgranda premo, tiel oni povis grandigi la povumon nur per grandigo de la vapormaŝinoj. Tiu grandigo atingis la volemananvolumenan limon en ĉ. 1870, oni poste grandigis la vaporpremon per pli efikaj kaldronoj. Oni planis vapormaŝinojn, kiuj uzis la saman vaporon du-trifoje. En tiuj maŝinoj la vaporo iris en pli kaj pli grandajn cilindrojn; ilia povumo atingis 20.000 ĈP komence de la 1900-aj jaroj. Oni dumtempe perfektivigis la ŝiphelicon, tiel ĝi anstataŭis la [[padelrado]]n, kiu estis neefika, ĉar okaze de balanciĝo de la ŝipo, ĝisĝi elstaris el la akvo.
 
La vera revolucio okazis en 1884, kiam la brita inĝeniero [[Charles Parsons]] prezentis la unuan funkciantan vaporturbinon. La [[turbino]]j estis pli efikaj kaj pli simplaj ol la piŝtaj vapormaŝinoj, sed ili estis tro rapidaj por turnigi la ŝiphelicojn per konvena rapido. Oni solvis tiun problemon en ĉ. 1910, per enkonstruo de rivolufrekvanco-reguligilo. Oni povis konstrui per la bonefikaj, malpezaj turbinoj grandvolumenajn kaj rapidajn oceanveturajn ŝipojn en la unuaj jardekoj de la 20-a jc..