Geografie oni povas distingi kelkajn zonojn, norde la "''Sierra de los Alcornocales"'' kaj "''[[Grazalema (Montaro)|Sierra de Grazalema"]]'' (kie oni povas trovi [[arbaro]]n de ''[[Abio|Abies Pinsapo]]'', [[Naturrezervejo|Natura Parko]] kaj [[Biosfera rezervejo]]), sude la plej loĝataj partoj, kie oni povas trovi du metropolajn areojn, tiun de [[Kadiza Golfeto]] kaj tiun de [[Ĝibraltara Kampo]], kaj belegajn naturajn [[strando]]jn ĉe Tarifa kaj Kapo [[Trafalgar]] (ĉe kiu okazis la fama [[Batalo de Trafalgar]]) kaj kiu aktuale estas grava turismejo, tre ŝatata de veltabulistoj.