Baĥĉisaraja distrikto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Amikeco (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
Mevo (diskuto | kontribuoj) e Disaj etaj korektoj |
||
Linio 20:
| noto =
| paĝaro =
}}'''Baĥĉisaraja distrikto''' ({{lingvo-ru|Бахчисарайский район}}, {{lingvo-uk|Бахчисарайський район}}, {{lingvo-qr|Bağçasaray rayonı}})
== Geografio ==
La pli granda parto de la distrikto estas okupita de [[Krimea montaro]]; nur la plej okcidenta parto, kie la distrikto tuŝas la [[Nigra maro|Nigran maron]], estas ebena. La diferencoj inter la altoj en la distrikto atingas 1000 metrojn.
La klimato estas sekeca, varma; la plej granda kvanto de hidrometeoj falas vintre kaj aŭtune.
La riveroj de la distrikto ne estas grandaj absolute, sed tamen estas relative multakvaj kompare al la aliaj riveroj de Krimeo. Inter la plej grandaj eblas mencii la riverojn [[Almo (rivero)|Almo]], [[Kaĉo (rivero)|Kaĉo]], [[Belbeko (rivero)|Belbeko]], [[Nigra rivero (Krimeo)|la Nigra]]. En la distrikto estas kelkaj [[akvorezervujo]]j.
En la distrikto troviĝas parto de la Krimea montara rezervejo, kelkaj aparte gardataj teritorioj (la [[Granda Kanjono de Krimeo]] kaj [[Kaĉa Kanjono]]) kaj multaj natur-monumentoj.
== Ekonomio ==
La ĉefa branĉo de la ekonomio estas agrikulturo: en la distrikto estas tre evoluigita [[hortikulturo]] (pomarboj, pirarboj, ĉerizarboj, persikarboj, abrikotarboj) kaj vinber-kultivado. Aparte signifa estas kultivado de esenc-portaj plantoj (lavendo, salvio, rozujo k.a.). La ĉefaj specoj de bestobredado estas [[porkobredado]], [[ŝafobredado]] kaj [[abelbredado]].
En la distrikto estas ankaŭ kelkaj grandaj industriaj entreprenoj: uzino de konstru-materialoj, kelkaj konservaĵ-fabrikoj; en la distrikto okazas minado de konstru-materialoj.
=== Transporto ===
Tra la distrikto pasas la fervojo [[Simferopolo]]-[[Baĥĉisarajo]]-[[Sebastopolo]]. Multas la aŭtovojoj; per la busa trafiko la distrikto estas ligita al ĉiuj aliaj partoj de Krimeo. Flughavenoj kaj grandaj mar-havenoj mankas.
== Socia vivo ==
En la distrikto estas multaj mez-lernejoj, faka lernejo kaj teknika lernejo. En la loĝloko [[Nauĉno (Baĥĉisaraja distrikto)|Nauĉno]] troviĝas Krimea astrofizika observatorio (apartenanta al [[Ukrainia Nacia Akademio de Sciencoj]]). Aldone en la distrikto estas du turismaj bazoj.
=== Turismaj vidindaĵoj ===
Linio 65 ⟶ 48:
* La mezepoka kavern-urbo ''Eski-Kermen'';
* La mezepoka kavern-urbo ''Mangup-Kale'';
* La monto [[Tepekermeno]] kun restaĵoj de mezepoka
Krome, oni povas mencii la plej grandan naturan vidindaĵon de la distrikto — la [[Granda Kanjono de Krimeo|Grandan Kanjonon de Krimeo]].
== Administracia divido ==
En la Baĥĉisaraja distrikto estas unu urbo ([[Baĥĉisarajo]]), 3 [[urbotipa loĝloko|urbotipaj loĝlokoj]] ([[Kujbiŝevo (Baĥĉisaraja distrikto)|Kujbiŝevo]], [[Nauĉno (Baĥĉisaraja distrikto)|Nauĉno]] kaj [[Poŝtovo (Baĥĉisaraja distrikto)|Poŝtovo]]) kaj 81 vilaĝ(et)oj. Ĉiuj ĉi loĝlokoj estas unuigitaj en 1 urban municipon (kiu inkluzivas la urbon Baĥĉisarajo
kaj la loĝlokon [[Nauĉno (Baĥĉisaraja distrikto)|Nauĉno]]) kaj 17 komunumojn.
Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj de la distrikto; nur la nomoj de la loĝlokoj, kiuj estas la centro de la koncerna komunumo estas esperantigitaj, la restaj nomoj ne estas esperantigitaj. Parenteze estas prezentitaj la historiaj [[krime-tatara lingvo|krime-tataraj]] nomoj de la vilaĝoj, kiuj estis alinomitaj en la jaroj [[1945]]-[[1949|49]] post ekzilo de la [[krime-tataroj|krime-tatara popolo]] el Krimeo.
Oni rimarku ankaŭ, ke la loĝlokoj ''Staroselje'' (''Salaĉik'') kaj ''Podgornoje'' (''Eski-Jurt''), kiuj antaŭe estis apartaj loĝlokoj, nun estas konsiderataj kiel partoj de [[Baĥĉisarajo]].
* '''Baĥĉisaraja urba municipo'''
|