Etiko (Spinozo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Survoje (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{ĝermo}}
[[Image:Spinoza Ethica Pars1 Prop1.jpg|thumb|right|Paĝo de Etiko]]
'''''Etiko''''' estas la ĉefverko de [[Spinozo]] kaj unu el la majstroverkoj de okcidenta [[filozofio]]. Tiu libro estis skribite [[Latina|latinlingve]] sub la titolo '''''Ethica Ordine Geometrico Demonstrata''''' (Etiko demonstrata laŭ geometria ordo) sed aperis nur post la morto de Spinozo en [[1677]].
 
La libro estas dividita en kvin partoj :
Linio 11:
 
''Etiko'' estas redaktita laŭ geometria ordo, tio volas diri ke Spinozo uzas difinojn, aksiomojn, postulatojn, proponojn (kvazaŭ teoremojn) kaj demonstrojn por montri sian koncepton de Dio kaj de la homo. Tiumaniere, ''Etiko'' de Spinozo estas libro sensama. Por kompleti, por komenti siajn demonstrajn argumentadojn, Spinozo kromaldonas skoliojn.
 
La celo de Spinozo en tiu verko estas gvidi la homojn al [[beateco]]. ''Etiko'' estas la rezulto de la projekto anoncita en lia nefinita libro '''Traktato de Intelekta Reformo''' (Tractatus de Intellectus Emendatione) skribita en 1661.
 
 
===Pri Dio===
Linio 20 ⟶ 23:
''Dio-Naturo = Penso = ia penso'' sed ankaŭ ''Dio-Naturo = Vasteco = ia korpo''.
 
Tio enhavas almenaŭ du gravajn konsekvencojn :
Laŭ Spinozo, la mondo, la realo konsistas en ununura realo kiu esprimiĝas en tre diversaj aspektoj : temas pri [[monismo]].
 
1) Se ĉio estas esprimo de la substanco Dio-Naturo, ne povas ekzisti en la Naturo "bono" aŭ "malbono". Tiuj ideoj "bono" kaj "malbono" estas nur pensmanieroj de la homo. En Et. II def 6, Spinozo skribas "Per realo kaj per perfekto mi komprenas la saman aferon."
 
2) Nenio en la Naturo estas sen kialo, ĉio estas rezulto de [[determinismo]]. Nur Dio estas "kaŭzo de si", "kaŭzo libera" kaj "kaŭzo de la esto de aĵoj". Neniu konkretaxjo povas esti kaŭzo de si. "Oni devas, al ĉiu konkretaĵo, atribui kialon ne nur de ĝia ekzisto sed krome de ĝia neekzisto" (Et I, pr 11, alia dem.). Pro tio, la homoj ne estas liberaj (ili ne estas "imperio en imperio"). Ili kredas je sia libereco nur ĉar ili ignoras la kialojn de siaj agadoj. Laŭ Spinozo, la [[memvolo]] ne ekzistas.
 
====Naturo naturata - Naturo naturita====
Atentu ke ni ne konfondu la naturo (la arboj, la birdoj ktp...) kaj la Naturo. La naturo estas modo de la Naturo. La Naturo est la Tuto, la Realo.
 
La Naturo laŭ Spinozo (sed tio devenas de la [[skolastiko]]) estas duaspekta. La ''Naturo naturata'', tio estas la Naturo kiel kaŭzo de si kaj de ĉiuj atributoj eternaj kaj nefinitaj de la substanco Dio. La ''Naturo naturita'' estas ĉiuj modoj finitaj kiuj dependas de io (kiel la homo ekzemple), ĉiuj efektoj de la Naturo naturata, ĉiuj ekzistoj aŭ neekzistoj (ĉar ankaŭ neekzisto dependas de io !), konkrete la mondo.
 
===Pri Menso===