'''Tribo''', klasike, estis grupo da [[fratrio|fratrioj]] aŭ [[kurio|kurioj]] kunigitaj per religia ligilo, havanta propran protektantan dion kaj propran komunan sanktejon.
La vorto '''tribo''' devenas el la latina ''tribus'' (po tri). Ŝajne, en la komenco de romia historio, sub influo de [[etruskoj]], la 12 gentoj de Romo estis organizitaj en tri triboj kun po 4 gentoj por ĉiu tribo. La estro de tribo eble estis "''tribunus''", sed kromaj historiaj informoj mankas. En la latina lingvo, "tribus" restis kiel sinonimo de "granda ero de iu popolo", aŭ "granda kunigo de familioj"; de tiam, "tribo" akiris la sencon de "granda aro de familioj", "politika aro de familioj", "iom sendependa parto de iu popolo", ktp kaj estis aplikata al aliaj popoloj kiujn romianoj ekkonis. Sekve, kiam romianoj invadis Grekion, ili nomis "tribo" la erojn de la Atena societo, la "démoi"; la partoj de [[keltoj|keltaj]] popoloj ankaŭ estis nomitaj "tribo" ktp.
'''Tribo''', laŭ tiu tradicio, nomiĝas ankaŭ idaro de ĉiu el la 12 hebreaj patriarkoj en latinaj tradukoj de [[Biblio]] kaj en lingvoj influitaj de tiuj tradukoj.
Nun, "tribo" estas fleksebla koncepto, ĝenerale signifas memstaran popolon kun malmultaj anoj kaj nomada vivo.
'''Gento ''' estas la [[kulturo|kulturaj]] samecoj de grupo de same devenaj familioj. Kvankam [[raso]] kaj gento estas similaj konceptoj, la koncepto de gento radikas en la ideo de societaj grupoj, [[nacieco]], [[religio]], denaska [[lingvo]], aŭ similaj [[tradicio]]j. (''Raso '' rilatas al la fizikaj trajtoj de grupo, anstataŭ la kulturaj. )▼
:''Por la urbo Gent en Belgio, vidu [[Gento (urbo)]].''
▲'''Gento''' estas la [[kulturo|kulturaj]] samecoj de grupo de same devenaj familioj. Kvankam [[raso]] kaj gento estas similaj konceptoj, la koncepto de gento radikas en la ideo de societaj grupoj, [[nacieco]], [[religio]], denaska [[lingvo]], aŭ similaj [[tradicio]]j. (Raso rilatas al la fizikaj trajtoj de grupo, anstataŭ la kulturaj.)
:''"La aron de ĉiuj homoj, kiuj havas '''la saman devenon''' kiel mi, mi nomas mia gento."'' - (Zamenhof)
== Rigardu ankaŭ ==
* [[Etno]]
* [[Ĝermanida Grupo]]
* [[Etnologio]]
* [[Sociologio]]
* [[Etnogenezo]]
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://www-user.uni-bremen.de/~relipaed/ARTIKEL4.html <!-- de:Stämme statt Völker -->
[[Kategorio:Antropologio]]
Vidu ankaŭ:
*[[klano]]
[[kategorio:antropologio]]
[[ar:قبيلة]]
[[bat-smg:Gentis]]
|