Bekfluto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"folkmuzikistoj"->"folkloromuzikistoj"
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
'''Bekfluto''' estas [[ligna blovinstrumento]] el la familio de [[Fluto fajfila|fajfilaj flutoj]], kiu ankaŭ inkluzivas [[Stanfajfilo|stanfajfilojn]] kaj [[Okarino|okarinojn]]. Oni blovas bekfluton ĉe la supra ekstremo kaj ĝian buŝon ŝtopas ligna ŝtopilo, konata kiel "bloko". La nomo de la "bekfluto" devenas de la formo de la [[buŝaĵo]], kiu similas al [[beko]] kaj ofte estas nomita "beko". Bekfluto havas truojn por sep fingroj kaj por la dikfingro de la supra mano, per kiuj oni produktas la diversajn [[tonalto]]jn.
 
Ekde [[mezepoko]] la bekfluto estis populara, sed ĝia uzo maloftiĝis en la [[18-a jarcento]]. Ĝi populariĝis denove en la 20-a jarcento, por prezentadoj kaj muzikinstruado, allogante amatorajn ludistojn. Nuntempe oni ofte taksas ĝin muzikilo por infanoj, sed ekzistas multaj ludistoj lertegaj, kiuj kapablas montri ĝian tutan eblecon kiel solomuzikilo. La sono bekfluta estas rimarkinde pura kaj dolĉa, parte ĉar en la sono mankas [[harmono]]j supraj kaj superregas harmonoj neparaj.<ref>Jean Marc Bonard, ''The Physicist's Guide to the Orchestra (La Gvidilo Fizikista pri la Orkestro)'', 2001, Eur. J. Phys. 22, p. 89-101.</ref>
 
[[Dosiero:Jakob_Jordaens_003.jpg|left|thumb|300px|Bekflutisto]]
==Bekflutotipoj==
===La bekfluta familio===
Linio 391 ⟶ 390:
Bekflutoj devenas de [[fluto fajfila|flutoj fajfilaj]] kun ses fingrotruoj. Veraj bekflutoj diferencas de tiuj flutoj fajfilaj pro siaj ok<ref>Ĉe modeloj pli malfruaj oni kutime duobligas la du plej malaltajn truojn por faciligi ludadon de la plej malaltaj skalgradoj kromataj, kiel priskribita en la sekcio "Kiel ludi bekfluton". Tiuokaze la bekfluto havas pli ol ok truojn, kaj iuj fingroj kovras truojn duoblajn.</ref> fingrotruoj, sep ĉe la antaŭo de la muzikilo kaj unu ĉe la malantaŭo por la polekso de la supra mano. La flutoj kun ses truoj havas pli simplan fingradon ol la bekfluto, sed notoj ekster la baza tonalo estas malfortaj kaj malagordaj. Tial kreiĝis muzikiloj kun pli da truoj por pli bone ludi ekster la baza tonalo.<ref>''Oxford Companion to Music (Kamarado Oxforda pri Muziko)''. Vidu sekcion 1 de la artikolo "Recorder Family (Familio Bekfluta)."</ref> Oni opinias, ke ĉi tiuj muzikiloj evoluiĝis en la [[14-a jarcento]], sed, surbaze de la bildoj de diversaj flutoj fajfilaj en [[pentraĵo]]j [[mezepoko|mezepokaj,]] ekzistas debato pri pli frua origino. Ĝis hodiaŭ multaj flutoj fajfilaj, ekz. tiuj uzataj en muziko [[irlando|irlanda]], daŭre havas ses truojn.
 
[[Dosiero:Jakob_Jordaens_003.jpg|left|thumb|300px|BekflutistoJacob Jordanes: ''Tri migrantaj muzikistoj'', 17-a jarcento]]
Unu el la plej fruaj bekflutoj malkovriĝisestis malkovrita en 1940, en ringofosaĵo de kastelo ĉe [[Dordrecht]], [[Nederlando]] en [[1940]], kajĝi datiĝis de la [[14-a jarcento]]. Tamen ĝi estas en kondiĉo tre malbona. Dua difektita bekfluto de la [[14-a jarcento]] troviĝis en [[latrino]] en [[Göttingen]], norda [[Germanio]]. Aliaj ekzempleroj de la 14-a jarcento ekzistas el [[Esslingen]], Germanio kaj [[Tartu]], [[Estonio]]. Ĉe [[Rodiso]], [[Grekio]], troviĝis peceto de bekfluto el [[osto]], eble e l la 14-a aŭ [[15-a jarcento]]. Bekflutoj mezepokaj havis boraĵon cilindran, malsimile al la plimultaj nuntempaj bekflutoj. Kroma diferenco estas tio, ke oni povis ludi ilin aŭ dekstrule (kun la mano dekstra plej sube) aŭ maldekstrule (kun la mano maldekstra plej sube). Ĉiuj truoj viciĝis escepte de la plej malalta, la truo por la malgranda fingro de la pli suba mano. Ĉi tiu lasta truo flankeniĝis de la centra linio kaj duobliĝis, unu truo ĉe ĉiu flanko. La ludisto plenigis la nedeziratan truon per vakso. Nur pli malfrue oni decidis uzi nur la stilon dekstrulan.
 
En la [[mezepoko]], ĉia muzikilo, bekflutoj inkluzive, ofte akompanis voĉan muzikon, foje duobligante la voĉan lineon, foje improvizante akompanon. Ekzistas multaj bildoj el tiu epoko, kiuj montras bekflutistojn ludante kune kun kantistoj. Sed ankaŭ ekzistis muziko instrumenta, principe por dancado. La [[komponisto]]j mezepokaj ne specifis kian muzikilon oni devas ludi, do la ludistoj uzis kiujn ajn ili havis, ĉu bekfluton, ĉu [[harpo]]n, ĉu [[vjelo]]n, ktp. Kutime la aro de ludistoj estis malgranda, eble 2-4 homoj, uzante diversecon de muzikiloj. La muzikstilo de la epoko estis [[monofonio]], konsistante el unuobla lineo melodia, aŭ [[polifonio]], kiu karakteriziĝas per du aŭ tri sendependaj melodioj, ludataj samtempe. Du el la bone konataj komponistoj mezepokaj estis [[Guillaume de Machaut]] kaj [[Francesco Landini]].<ref name=Wollitz>Kenneth Wollitz, ''The Recorder Book (La BekflutLibro)'', Knopf, 1984. ISBN 0-394-47973-4. Vidu Ĉapitron 8, "Repertory of the Recorder (Repertuaro Bekfluta)" per Colin C. Sterne.</ref>
 
===La Renesanco===
La bekfluto atingis egan popularecon en la [[16-a jarcento|16-a]] kaj [[17-a jarcento]]jjarcentoj, ĉar muziko arta (kontraŭe al muziko folklora) ne plu estis la regno eksklusiva de [[nobelaro]] kaj [[klerikaro]]. La alveno de la presilo faris ĝin havebla ankaŭ al pli riĉaj nenobeloj. Tamen la populareco de la muzikilo ankaŭ atingis la kortegojn. Ekzemple, ĉe la morto de [[Henriko_la_8-a_(Anglio)|Henriko VIII]] en [[1547]], inventaro de liaj posedaĵoj inkluzivis 76 bekflutojn.<ref>''Oxford Companion to Music (Kamarado Oxforda pri Muziko)''. Vidu sekcion 2 de la atikolo "Recorder Family (Familio Bekfluta)."</ref> Ankaŭ estas multaj referencoj pri la muzikilo en la samepoka [[literaturo]] (ekz. [[William_Shakespeare|Ŝekspiro]]<ref>''Hamlet, Act III scene ii'', Hamlet: "Ah, ha! Come, some music! Come, the recorders!" (''Hamleto, Akto III sceno ii'', Hamleto: "Aha! Venu, iu muziko! Venu, la bekflutoj!"</ref>, [[Samuel_Pepys|Pepys]] kaj [[John_Milton|Milton]]<ref>''Paradise Lost, Book I'': "Anon they move/ in perfect phalanx to the Dorian mood/ flutes and soft recorders" (''Paradizo Perdita, Libro I'': "Baldaŭ ili moviĝas/ en falango perfekta laŭ la humoro Doria/ flutoj kaj bekflutoj mallaŭtaj"</ref>). Dum ĝia apogeo la bekfluto tradicie asociiĝis kun [[birdo]]j, [[ŝafisto]]j, eventoj miraklaj, funebraj [[procesio]]j, [[geedziĝo]]j kaj scenoj amoraj. Bildoj de bekflutoj troviĝas en literaturo kaj arto.<ref name=Lander>[http://www.recorderhomepage.net/fortune.html The Recorder Homepage] (La Hejmpaĝo Bekfluta, anglalingva), bontenata de Nicholas S. Lander, inkludas superrigardon ampleksan de muzikiloj historiaj.</ref>.
 
Dum la Renesancorenesanco, muzikiloj daŭre uziĝis aŭ en dancmuziko aŭ kiel akompanante voĉojn. Ekzistas diversaj verkaĵoj voĉaj kun linioj sentekstaj, kiuj eble verkiĝis por muzikiloj. Krome iaj muzikoj voĉaj estas bone ludeblaj per muzikiloj, ekz. [[kanzono]]j. Tamen komponistoj ankaŭ produktis pli kaj pli da verkaĵoj ekskluzive instrumentaj, ofte bazitaj sur dancmuziko (ekz. ''Lachrimae Pavans'' farde John Dowland). Foje ili ne specifis la muzikilojn, sed eĉ kiam la komponisto specifis, ekzemple, [[gambovjolo]]jn, oni povis sukcese ludi la muzikon per bekflutoj. En ĉi tiu epoko, oni disvolvis guston por ensembloj de samaj muzikiloj, kaj ekekzistis "konsortoj", (aro de muzikistoj ludantaj la saman tipon de muzikilo), kaj la familioj de muzikiloj de diversaj grandoj. La diversaj grandoj de la muzikiloj en la familioj ebligis al la konsorto ludi muzikon kun grandega tonetendo. Iuj bone konataj komponistaj renesancaj, kiuj verkis muzikon instrumentan aŭ kies voĉa muziko bone ludiĝas per bekflutoj, estis:<ref name=Wollitz>Kenneth Wollitz, ''The Recorder Book (La BekflutLibro)'', Knopf, 1984. ISBN 0-394-47973-4. Vidu Ĉapitron 8, "Repertory of the Recorder (Repertuaro Bekfluta)" per Colin C. Sterne.</ref>
 
* [[Guillaume Dufay]]
Linio 409:
* [[John Dowland]]
 
[[Polifonio]] daŭre estis la muzikstilo superreganta en la [[Renesanco]]renesanco, sed komponistoj ankaŭ komencis verki komponaĵojn kordajn. La kutimo mezepoka apudigi du aŭ tri malsamajn melodiojn kunekzistis kun "polifono imita". Polifono imita uzas nur unu linion melodian, sed disigas kaj dividas ĝin inter la diversaj partoj. Linion melodian ludas unu parto, kaj ĉiu alia parto laŭvice ripetas ĝin. Komplika ornamado improvizata karakterizas la muzikon de ĉi tiu epoko.
 
Multaj muzikiloj de ĉi tiu periodo supervivas, inkluzive de bekflutserio nekompleta ĉe [[Nurenbergo]], kiu datiĝis el la [[16-a jarcento]] kaj kiu estas sufiĉe bonstata, por ludi ĝin ankoraŭ nun. Simile al la bekflutoj mezepokaj, tiuj de la Renesanco havis larĝajn kaj cilindrajn boraĵojn. Ili havis fortajn notojn malaltajn, sed kutime nur fidinde ludis tra unu oktavon kaj [[sesto]]n.<ref>Trevor Robinson, ''The Amateur Wind Instrument Maker (La Blovinstrumentfaristo Amatora'', University of Massachusetts Press, 1981. ISBN 0-87023-312-2. Vidu Ĉapitron 4, kiu inkludas priskribon de la konstruado kaj la sono de bekflutoj renensancaj.</ref>
 
{{TabelKapoLaŭĈarta}}
Linio 426:
Komponistoj de muziko baroka verkis grandan variecon de bekflutmuziko. Kutime ili verkis por la aldbekfluto, malpi ofte por sopran- kaj sopranet- bekflutoj. Bekflutoj elstaris kaj kiel muzikilo sola kaj kiel muzikilo por ludi partojn en [[konĉerto]]j.
 
Ĉe la sojlo inter la [[Renesanco]]renesanco kaj la [[Baroko]]baroko [[Claudio Monteverdi]], krom [[trumpeto]]jn, [[trombono]]jn kaj [[kordinstrumento]]jn, uzis bekflutojn en la [[orkestro|orkestrado]] de sia [[opero]] [[L'Orfeo]].
 
Ankaŭ en la frua Barokobaroko kreiĝis la unua kaj ĝis hodiaŭ plej granda verkaĵo sola por bekflutoj, la ''Fluyten Lust-hof'' (eldonita en tri volumoj de [[1648]] ĝis [[1654]]), far la flutisto blinda [[Jacob van Eyck]] el [[Utrecht]], [[Nederlando]]. Ĉi tio estas tre granda kolekto de tiame amataj dancoj, kantoj kaj himnoj, ĉiuj havantaj iujn [[variacio]]jn, nomatajn "modi". La variadoj sinsekve iĝis pli virtuozaj kaj petolemaj. Jacob van Eyck probable uzis bekfluton en c5, faritan el unu peco kaj kun preskaŭ cilindra boraĵo, kiu similis al tiuj de la Renesanco.<ref>Iuj el la eldonoj modernaj de ''Fluyten Lust-hof'' enhavas [[faksimilo]]jn de la paĝo originala kun instruoj pri bekflutludado, ekz. la eldono far B. V. Muziekuitgeverij XYZ, 1986. Baze de la bekflutobildo en la faksimilo, oni povas spekulativi pri la bekfluto kiun van Eyck ludis.</ref>
 
[[Antonio Vivaldi|Vivaldi]] verkis tri konĉertojn por la "flautino" kaj postulis la saman muzikilon en sia orkestro opera. En prezentoj modernaj oni komence pensis, ke la flautino estis [[fluteto]]. Nuntempe oni kutime akceptas, ke la "flautino" estis bekfluto, kies plej malalta noto estis aŭ d5 aŭ f5. Krome, li verkis aliajn tre virtuozajn konĉertojn por bekflutoj en f4 aŭ g4 kaj kordinstrumentoj.
 
[[Bekfluto#La_Familio_Bekfluta|Aldbekfluto]]j uziĝisestas uzata en la 2-a kaj 4-a [[Brandenburga Konĉerto|Brandenburgaj Konĉertoj]], farde [[Johann Sebastian Bach|J.S. Bach]]. En la 4-a Brandenburga Konĉerto en G-maĵoro, Bach postulis du "flauti d'echo-jn". La muzikologo [[Thurston Dart]] erare sugestis, ke ĝi destiniĝis por [[flaĝoleto]]j ĉe pli alta tonalto. Fakte, en disko sub direktado de [[Neville Marriner]], uzante eldonojn far Dart, la konĉerto ludiĝis ĉe unu oktavo pli alte ol kutime per sopranetbekflutoj. Oni povas argumenti, ke la muzikiloj kiujn Bach identigis kiel "flauti d'echo-j" estis [[eĥofluto]]j, ekzemplero el kiuj travivas ĝis hodiaŭ en [[Lepsiko]], [[Germanio]]. Ĝi konsistis el du bekflutoj en f' konektataj per flanĝoj ledaj: unu muzikilo fabrikiĝis por mallaŭta ludado kaj la alia por laŭta ludado. Bach ankaŭ verkis [[kantato]]jn kaj [[pasionmuziko]]n por bekfluto. Tamen liaj Flut[[sonato]]j verkiĝis por fluto transversa.
 
En [[Britio]], [[Henry Purcell]], inter aliaj, uzis bekflutojn en sia muziko. Pli malfrue [[Georg Friedrich Händel]], dum sia longa periodo kreiva en [[Londono]], verkis multegajn bekflutsonatojn kun [[basso continuo]], ekzemple "The Fitzwilliam Sonatas", kiuj estis kromproduktoj de lia komponado de [[suito]]j, [[opero]]j kaj [[oratorio]]j. Multaj temoj kaj motivoj el tiuj verkaĵoj reaperis en lia [[ĉambromuziko]] por bekfluto. Krome, en tiu epoko, muzikistoj amatoraj preferis bekflutojn por ludi melodiojn. Ankaŭ oni transskribis multajn komponaĵojn renomajn por bekflutoj, ekz. [[La Follia|Folliaj-variacioj]] far de [[Arcangelo Corelli]].
Linio 442:
===La malkresko de la bekfluto===
 
Post la [[18-a jarcento]] la uzo de la bekfluto malkreskis, kaj ĝin anstataŭis la fluto transversa. Kun la kresko de orkestroj grandaj, oni komencis preferi la pli laŭtan sonon de la fluto tranversa. Ankaŭ komponistoj komencis postuli ŝanĝojn dinamikajn en sia muziko, kiujn oni malfacile ludas per bekflutoj. Do, la bekfluto tre malofte uziĝas en la [[klasika muziko|klasika]] kaj [[romantika muziko]]. Ĝis [[1750]] oni uzis la vorton "fluto" por celi la bekfluton, kaj nomis la fluton transversan la "traverso"-n. Poste, la kreskanta dominado de la "traverso" kaŭzis, ke la vorto "fluto" komencis signifi la fluton transversan. Por celi bekfluton, oni devis specife diri "bekfluto". En la frua [[20-a jarcento]], ĝi sufiĉe maloftis, tiel ke [[Igor Stravinski|Stravinsky]] pensis, ke ĝi estas tipo de [[klarneto]], pro ĝia aspekto ekstera. La preskaŭ lasta uzo de bekfluto estis kiel mistera, transmonda sono en la opero [[Orfeo ed Euridice]] far de [[Gluck]]. En la [[19-a jarcento]] la bekfluto akiris klavojn kaj renomiĝis [[ksakano]] aŭ "flute douce" (dolĉa fluto). ĈirkaŭOni 800verkis pecojĉirkaŭ muzikajokcent muzikpecojn por ksakano verkiĝis, sed ĝi tre malofte uziĝas hodiaŭ.
 
===Reviviĝo moderna===
 
La bekfluto reviviĝis ĉirkaŭ la komenco de la [[20-a jarcento]], danke al la strebado al pli historie fidela prezentado de frua muziko (granda kategorio muzika, kiu inkluzivas [[Mezepoka muziko|mezepokan]], [[Renesanca muziko|renesancan]] kaj [[Baroka muziko|barokan muzikojn]]). Sed ĝi preskaŭ eksklusive uziĝis por ĉi tiu celo kaj ĝin oni taksis kiel muzikilo principe historia. La sukceso eventuala de la bekfluto en la epoko moderna ofte atribuiĝis al [[Arnold Dolmetsch]] en [[Britio]] kaj diversaj kleruloj/ludistoj germanaj. Sed Dolmetsch neniel estis sole respondeca pri la reviviĝo bekfluta, malgraŭ tio, ke en Britio li plivastigis intereson preter la rondo de fakuloj frumuzikaj. Sur la kontinento liajn klopodojn antaŭis tiuj de muzikistoj ĉe la [[Bruselo|Brussels Conservatoire]] (kie Dolmetsch trejniĝis), kaj de prezentadoj de la Bogenhausen Künstlerkapelle (Bogenhausen Bando Artista), bazita en Germanio. Dum la periodo de [[1890]] ĝis [[1939]] la Bogenhausen-oj ludis muzikon de ĉiuj epokoj, inkluzive aranĝojn de muziko klasika kaj romantika. Ankaŭ la laboro de Willibald Gurlitt, Werner Danckerts kaj Gustav Scheck, en Germanio, procedis sendepende de la Dolmetsch-oj.<ref>Eve E. O'Kelly, ''The Recorder Today (La Bekfluto Hodiaŭe)'', Cambridge University Press, 1990. ISBN 0-521-36681-X. Ĉapitro 1: The Revival (La Reviviĝo)</ref>
 
Inter la virtuozoj influaj, kiuj kontribuis al la reviviĝo bekfluta kiel grava koncertmuzikilo en la pli malfrua parto de la [[20-a jarcento]] estas: [[Frans Brüggen]], [[Hans-Martin Linde]], [[Bernard Kranis]], kaj [[David Munrow]]. Brüggen diskigis la plejmultajn mejloŝtonoj de la repertuaro historia kaj komisiis multajn novajn verkaĵojn por la bekfluto. La duobla disko de Munrow, "The Art of the Recorder (La Arto Bekfluta)", daŭre estas grava [[antologio]] de bekflutmuziko tra la epokoj.
 
Famaj modernaj [[komponisto]]j verkis muzikon por la bekfluto, inter ili:
Linio 474:
Ekzemplo de ĉi tio estas la komponaĵoj "Bavardage", far [[David Murphy]], kaj "Music for a Bird", far de Hans Martin Linde. Estas bona priskribo pri ĉi tiuj kaj aliaj teknikoj en libro far Walter van Hauwe.<ref>Walter van Hauwe, ''The Modern Recorder Player (La Bekflutisto Moderna)'', Volumo III, Schott, 1992. ISBN 0-946535-19-1.</ref>
 
Foje ĝi uziĝas en muziko populara, inkluzive tio de bandoj kiel:<ref>Laŭ [http://www.recorderhomepage.net/torture5.html The Recorder Home Page] (La Hejmpaĝo Bekfluta, anglalingva), bontenata far Nicholas S. Lander</ref>
 
* [[The Rolling Stones]] (en la kanto "Ruby Tuesday")
Linio 498:
La bekfluto estas muzikilo socia. Multaj amatoroj ĝuas ludi aŭ en grandaj aroj kun multaj ludistoj je ĉiu parto, aŭ en malgrandaj grupoj kun po nur unu je ĉiu parto. Ekzistas vasta varieco de muziko por ĉi tiaj grupoj, inkluzive de diversaj verkaĵoj modernaj. Ofte grupoj inkluzivas bekflutojn de malsamaj grandecoj, kio ebligas ludadon de verkaĵoj kun pli granda tona gamo ol tiu, kiun posedas unu bekfluto sola. Kvar-partaj verkaĵoj estas komunaj, kun partoj por sopran-, ald-, tenor- kaj bas-bekflutoj. Tamen ekzistas multaj verkaĵoj kun nur du partoj kaj verkaĵoj kun sep aŭ pli da partoj. Ĉi tiuj verkaĵoj por pli grandaj aroj povas havi multoblajn partojn por la sopran-, ald-, tenor- kaj bas-bekflutoj, aŭ povas havi partojn por la tre grandaj kaj tre malgrandaj bekflutoj.
 
Tra la lastaj 30 jarojjardekoj oni disvolvis "bekflutorkestrojn". Ĉi tiuj verkaĵoj povas havi 60 aŭ pli da ludistoj, kaj povas uzi ĝis naŭ diversajn grandecojn. Komponistoj, kaj faras aranĝaĵojn, kaj verkas novajn muzikpecojn por tiaj ensembloj, inkluzive [[simfonio]]jn. Ekzistas bekflutorkestroj en [[Germanio]], [[Nederlando]], [[Japanio]], [[Usono]], [[Kanado]], kaj diversaj aliaj landoj.<ref>Ekzemple, vidu [http://www.praetorius.nl/en/index.asp Dutch Recorder Orchestra Praetorius (Nederlanda Bekflutorkestro Praetorius], [http://www1.ocn.ne.jp/~mino/e/ensem.html Recorder Orchestras in Japan (Janpanaj Bekflutorkestroj)], [http://www.sfems.org/mpro/ Mid-Peninsula Recorder Orchestra (Bekflutorkestro de la Mezaduoninsulo)], [http://www.sro.org.uk/ Scottish Recorder Orchestra (Skota Bekflutorkestro)] kaj [http://www.srp.org.uk/nyro/ SRP National Youth Recorder Orchestra (Nacia Bekflutorkestro por Junuloj)]</ref>
 
==ReferencojPiednotoj==
{{referencoj|2}}