Esperanta literaturo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 49:
Estas memkompreneble, ke dum la fruaj jaroj la verkistoj ne tiom aktivis sur la kampo de originala literaturo kiom sur tiu de la tradukita; por tiaj tradukoj, kiaj eliris tiuepoke, oni ne ĉiam konsideris necesa la verkistan talenton: bezonata estis nur iagrada posedo de la lingvo kaj iom da libera tempo.
[[Dosiero:Wasniewski.jpg|thumb|270px|right|Jozefo Wasniewski]]
La unuaj provoj de originala verkado estis tiuj de
La [[1-a UK 1905|Kongreso en Bulonjo]] ([[1905]]) antaŭis grandan progreson en la literaturo originala; aperis ''[[Du Rakontoj]]'' (Rothau), ''[[Urso - En Montoj]]'' ([[Henri Sentis]]); ''[[Sep Rakontoj]]'' ([[Ivan Malfeliĉulo]]), kaj la poemaroj ''[[Versaĵareto]]'' (A.Dombrowski), ''[[Verdaj Fajreroj]]'' ([[Roman Frenkel]]). Al franca kuracisto, d-ro [[Henri Vallienne]], ni ŝuldas la unuan originalan E-an romanon, ''[[Kastelo de Prelongo]]'' ([[1907]]); ĝi temas pri la rilatoj inter la membroj de franca nobela familio kaj ĝiaj servistoj. En la sekvanta jaro Vallienne, kiu devis forlasi sian profesian karieron pro malbona sanstato, aperigis duan romanon ''[[Ĉu li?]]'' en kiu li okupiĝis pri la tortureco de identeco kaj kontrasta adulteco. Ambaŭ romanoj estas gravegaj por la esperanta karaktero de la literaturo. Lingvan neperfektecon de Vallienne oni devas ne tro atenti, ĉar memorendas, ke li estis pionira verkisto en periodo, kiam la ĝenerala lingva nivelo estis ankoraŭ malalta.
|