Mary Shelley: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto: es:Mary Shelley estas artikolo leginda
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
 
'''Mary SHELLEY''' [meri ŝeli] (naskiĝis la [[30-a de aŭgusto|30-an de aŭgusto]] [[1797]] en [[Londono]]; mortis la [[1-a de februaro|1-an de februaro]] [[1851]] en Londono) estis [[Anglio|angla]] verkistino.
==Biografio==
 
Mary Shelley estis filino de la filozofo [[William Godwin]] kaj ties edzino [[Mary Wollstonecraft]]. La patro estis fama iniciatinto de la utopia socialisma movado kaj unu el la unuaj teoriistoj de la [[anarkiismo]]. La patrino estis unu el la unuaj feministoj, ege revolucia en sia epoko, ĉar defendis, ke edukado estu egaliga por ĉiu homa estaĵo ĉu viro ĉu virino, ke tiu eglaeco devus esti agnoskita de la leĝaro kaj ke virinoj agadu en [[politiko]]. Tamen la patrino mortiĝis nur 11 tagojn post la nasko de la estonta verkistino, kiu por tio neniam konis ŝin. La patro reedziĝis al vidvino, kiu ne bone traktis na Mary, kiu tamen bone rilatis kun la patro, kaj ricevis el li bonan edukon. Ekde 1816 ŝi estis la edzino de la poeto [[Percy Bysshe Shelley]]. La rilato komencis en 1814 kiam Mary estis nur 16jara kaj Shelley estis jam edzoi, sed malkontenta pri sia geedzado. Ambaŭ geedzoj estis tre ligitaj kaj kunhavis saman intelektan viglon, estis vegetaranoj kaj bestodefendantoj. Nur la ideon pri [[libera amo]] estis propra de li kaj ne de ŝi. Ili havis gefilojn kaj loĝis en diversaj lokoj de [[Anglio]] kaj [[Italio]]. La unua filino survivis nur unu monaton, kio deprimigis ŝin. En 1819 ankaŭ la filo William, 3jara, mortis pro paludismo; samjare naskiĝis la ununura filo kiu survivis, nome Percy Florence Shelley. En 1822 la edzo mortiĝis drone kiam li estis nur 30jara. Tiam ŝi dediĉis sin al la aranĝo kaj publiko de la verkaro lia. Ŝi mortiĝis en lOndono pro cerba kankro februare de 1851, kiam ŝi estis 53jara.
Mary Shelley estis filino de la filozofo [[William Godwin]] kaj ties edzino [[Mary Wollstonecraft]]. Ekde 1816 ŝi estis la edzino de la poeto [[Percy Bysshe Shelley]].
==Verko==
 
Ŝi verkis romanojn, rakontojn kaj biografiojn. Ŝia plej fama verko, la romano ''[[Frankenŝtejno|Frankenstein, or the Modern Prometheus]]'', estiĝis en la vilao de [[Lord Byron]] en [[Svislando]] en la jaro [[1816]]. Inspirite de hororaj fantaziaĵoj rakontataj dum noktaj fulmotondroj, ŝi elpensis la figuron de la sciencisto ''Victor Frankenstein'', kiu el korpopartoj de mortintoj faris novan homon. En 1818 la verko unuafoje publikiĝis. El ŝiaj pliaj verkoj nur ''The Last Man'' (1844), inteligenta romano pri fora estonto, elstaras. Krome ''Matilda'' estas novelo kiu ne publikiĝis ĝis 1850. Ŝi nuntempe foje estas rigardata la unua verkistino de [[sciencfikcio]].
 
[[Kategorio:Anglaj verkistoj|SHELLEY, Mary]]