Justus von Liebig: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto: de:Justus von Liebig estas artikolo leginda
e Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj
Linio 9:
 
[[Dosiero:Justus von Liebig.jpg|thumb|framed]]
Pro subteno de la natursciencisto [[Alexander von Humboldt]], Justus Liebig en aĝo de nur 21 jaroj dum majo 1824 iĝis eksterordinara profesoro ĉe la [[univeristatouniversitato de Gießen]]; jaron poste li iĝis ordinara profesoro. Malgraŭ minimuma salajro kaj la neceso mem aĉeti multajn materialojn por eksperimentoj, liaj interesaj instrumetodoj rapide igis lin tre populara profesoro. Por mildigi la privatajn financajn problemojn, Justus Liebig de 1827 ĝis 1833 kune kun tri aliaj profesoroj pri kemio vivtenis privatan instituton, kiu edukis apoteko-helpistojn. Pro lia kreskanta renomo, iom post iom studentoj el pluraj ŝtatoj (inter ili 84 angloj kaj 18 usonanoj) aliĝis al la [[universitato de Gießen]], por aŭdi liajn prelegojn pri kemio kaj [[farmacio]]. Dum [[1845]] li pro siaj meritoj estis nobeligita (ekde tiam li portis la vorteton "von" en sia nomo).
 
Li ricevis posteno-ofertojn de la universitatoj [[Tallinn]] 1827, [[Göttingen]] 1835, [[Sankt-Peterburgo]] 1839, [[Vieno]] 1841, [[Londono]] 1845 kaj [[universitato de Hajdelbergo| Hajdelbergo]] 1851, kiujn li malakceptis, sed surbaze de kiuj li paŝon post paŝo povis elmarĉandi pli bonan salajron en la [[universitato de Gießen]]. Dum [[1852]] li tamen akceptis oferton pri profesoriĝo en la [[universitato de Munkeno|Ludoviko-Maksimiliano-Universitato Munkeno]]. Post kiam li evoluigis mineralan [[sterko]]n surbaze de superfosfato, li iĝis kunfondanto de la Bavaria Akcia Kompanio pri Kemiaj kaj Agrikulturaj Fabrikaĵoj, kiuj ankoraŭ nuntempe ekzistas kun la nuna germana nomo "Süd-Chemie". La [[15-an de decembro]] [[1859]] li iĝis prezidanto de la [[Bavario|Bavaria]] [[Akademio de Sciencoj]], kaj havis tiun postenon ĝis sia morto la [[18-an de aprilo]] [[1873]]. Dum [[1870]] li aldone iĝis honora civitano de la urbo [[Munkeno]].