Kladistiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: el:Κλαδιστική
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Duuma arbo
Linio 5:
El kladistika analizo rezultas [[Grafeo|arbo-simila]] rilato-diagramo nomataj '''kladogramo''', kiu montras konjektitajn parencecojn. La esploristo povas formi sian analizon el tiom da observoj, kiom li opinias sufiĉa. Moderna kladistika analizo plej ofte bazas sin sur vasta, diversa informaro, inkluzive de DNA-vicoj (t.n. molekulaj datumoj), biokemiaj observoj kaj [[Morfologio (biologio)|morfologiaj]] datumoj.
 
En kladogramo ĉiu organismo estas, en la senco de grafea teorio, [[Glosaro_de_grafeteorio#Arboj|“folio”]], kaj ĉiu interna nodo ideale estu dubranĉa, t.e temas pri [[duuma arbo]]. La du taksonojn kiuj eliras el sama nodo oni nomas ''fratoj'' aŭ ''fratgrupoj''. Ĉiu subarbo, ĉu ĝi enhavas nur unu folion aŭ centmilojn da folioj, estas nomata '''klado'''. Natura grupo konsistas el ĉiuj organismoj en unu klado, kiuj do havas unikan komunan praparencon, la eliran nodon de tiu klado, kiu siavice ne havas idojn ekster la grupo. Ĉiun kladon markas aro da karakterizaĵoj, kiuj aperas en ĉiu ĝia membro, sed ne en tiuj aliaj vivaĵoj, el kiuj ĝi disiĝis. La karakterizajn, komundevenajn ecojn oni nomas ''kundevenaĵoj'' (aŭ, per greka derivaĵo, ''sinapomorfioj'') de tiu klado. Ekzemple, kundevenaĵo de ĉiuj insektoj en la ordo [[koleopteroj]] (skaraboj apartenas al tiu ordo) estas la malmolaj antaŭaj flugiloj, t.n. elitroj, kiu servas ne por flugi sed ŝirmi kaj kovri; ĉe filikoj tia eco estas la elspirala disvolviĝo de novaj folioj.