Pronomo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Ĝentileco
Linio 43:
 
=== ''Vi'' kaj ''ci'' ===
La duapersona pronomo ''vi'' estas uzata kaj en unu-nombro kaj en multe-nombro. Ĝi per si mem esprimas nek nombron, nek ĝentilecon[[ĝentileco]]n aŭ malĝentilecon, nek ion ajn alian ol duapersonecon. Tiel estas dekomence en Esperanto. Sed ekzistas ankaŭ duapersona unu-nombra pronomo ''ci''. ''Ci'' tamen ne ekzistis en la komenco en Esperanto (en la [[Unua Libro]] ĝi tute ne aperis, kaj en la [[Fundamento]] ĝi ne menciiĝas en la [[16 reguloj]]). En la unuaj tempoj ''ci'' entute ne estis uzata. Zamenhof enkondukis la prononomon ''ci'' kiel rimedon redoni en tradukoj diversajn alilingvajn unu-nombrajn duapersonajn pronomojn. Nuntempe en iuj rondoj (precipe en la organizo [[SAT]]) oni tamen praktike ekuzis ''ci'' ankaŭ parole, plejofte kiel duapersonan unu-nombran pronomon neformalan aŭ intimrilatan, aŭ kiel pronomon por egalecaj kaj samrajtigaj rilatoj - ofte simple kopiante la [[franca lingvo|franclingvan]] uzon de ''tu'' (→ ''ci'') kaj ''vous'' (→ ''vi''). Aliaj uzas la pronomon ''ci'' kiel neŭtralan unu-nombran duapersonan pronomon. Plej multaj Esperantistoj tamen tute ne uzas la pronomon ''ci''.
 
== Aliaj pronomoj ==