Eŭgeniko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Eugenèsia
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Eugenics congress logo.png|right|thumb|275px|« Eŭgeniko estas la memdirekto de la homa evoluo » : Devizo de la Dua Internacia Kongreso de Eŭgeniko, [[1921]], reprezentata kiel arbo kiu unuigas diversecon de diferencaj fakoj.]]
 
[[Image:Francis Galton 1850s.jpg|thumb|[[Francis Galton]], patro de eŭgeniko]]
 
[[Image:Anthropometry exhibit.jpg|thumb|Pruvo de [[antropomezuro]] por prelego pri eŭgeniko de [[1921]].]]
 
'''Eŭgeniko''' estas [[socialasocia filozofio]] kiu defendas la plibonigon de la [[Genetika heredo|heredaj trajtoj]] de la [[homo]] pere de diversaj metodoj.<ref name="Osborn1937">''Development of a Eugenic Philosophy'' de [[Frederick Osborn]] en ''[[American Sociological Review]]'', Vol. 2, Nº 3 (Jun., 1937), paĝoj. 389-397.</ref> Alimaniere dirite, temas pri la artefarita selektado por la plibonigo de la homa specio. La celoj variis inter la kreado de personoj pli [[Sano|sanaj]] kaj [[Inteligento|inteligentaj]], la ŝparado de la [[Ekonomiko|resursoj]] de la socio kaj la malpeziĝo de la homa [[sufero]]. La unue proponitaj metodoj por atingi tiujn celojn baziĝis sur la [[artefarita selekto]], dum la modernaj baziĝas sur la antaŭnaska diagnozo kaj la feta esplorado, la [[Gentekniko|genetika orientado]], la [[kontraŭkoncipilo|naskecokontrolo]], la [[artefarita fekundigo]] kaj la [[Gentekniko|genetika inĝenierado]]. La kontraŭstarantoj asertas, ke la eŭgeniko estas [[Moralo|malmorala]] kaj baziĝas sur, aŭ estas mem, [[pseŭdoscienco]]. Historie, eŭgeniko estis uzata kiel justigo por devigaj [[Diskriminacio|diskriminacioj]] kaj perfortoj kontraŭ la [[homaj rajtoj]] faritaj de ŝtatoj, kiel la deviga steriligo de genetikaj kripluloj, la institucia murdo kaj, eĉ la [[genocido]] de rasoj aŭ etnoj konsiderataj malsupraj.
 
La artefarita selektado de homaj estaĵoj estis sugestita de antikve, almenaŭ ekde [[Platono]], sed la moderna versio estis formulita unuafoje de Sir [[Francis Galton]] (1822-1911) en [[1865]], pri la ĵusa verko de lia kuzo [[Charles Darwin]]. Ekde la komenco, la eŭgeniko (termino devena el la [[greka]] ‘bone naskita’ aŭ ‘bona reprodukto’) estis apogita de elstaraj pensuloj, inkludante [[Alexander Graham Bell]], [[George Bernard Shaw]] kaj [[Winston Churchill]]. La eŭgeniko estis akademia fako en multaj lernejoj kaj universitatoj. Ties scienca reputacio falis en la 1930-aj jaroj, kiam [[Ernst Rüdin]] ekuzis la eŭgenikan parolmanieron por la Raspolitiko de la [[Nazia Germanio]]. Post la [[Dua Mondmilito]], plej parto de la publiko kaj de la scienca komunumo asociis la eŭgenikon al la [[Naziismo|naziaj]] ekscesoj, kiuj inkludis la praktikon de la «rasa higieno» kaj de la ekstermado, sed ankoraŭ kelkaj regionaj kaj naciaj registaroj pluhavis eŭgenikajn programojn ĝis la [[1970-aj jaroj]].