Spiritisma sinteno pri Esperanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Obstino
Linio 14:
Ankaŭ la mediumoj [[Francisko Valdomiro Lorenz]], [[Francisco Cândido Xavier]], [[Dolores Bacelar]] kaj aliaj jam raportis pri tiu granda Universitato, kie milionoj da [[spirito]]j ellernas la lingvon kaj akiras la internan ideon de Esperanto por siatempe reveni sur la [[Tero]]n kaj krei la universalan kulturon de la estonteco.
 
Tiun premion meritas esperantistoj ĉar la laboro de ili tre similas al la laboro iniciatita de la [[apostolo]]j okaze de ilia ofer-misio por la disvastigo de la Evangelio de Jesuo. Plejparte ili estas homoj ne profitemaj, ĉar ili abnegacie laboras kaj dediĉas siajn vivojn en la [[obstino|obstina]] kaj kuraĝa klopodo prezenti la idealon de Esperanto. Kelkaj ne nur utiligas por tio sian valoran tempon, kiel ankaŭ sian monon sen profitaj celoj.
 
Tiuj ideoj, eĉ disputeblaj kaj ŝajne naivaj, montras ke en [[Brazilo]] la divastigado de Esperanto estas jam sufiĉe vigla por krei "folkloron" pri la lingvo. Multaj homoj estas altirataj al movado por tiuj popularaj ideoj, kvankam multaj homoj en Brazilo pensas ke tiu sinteno forpelas la "seriozecon" de Esperanto.