Suomenlinna: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Suomenlinna
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Kurtino
Linio 6:
Suomenlinna estas la plej amata vidindaĵo en Sud-Finnlando, kun duonmiliono da vizitantoj jare. Sub la aŭspicio de Unesco, ĝi estas protektata kiel objekto de „Monda Heredaĵo", kaj en 1998 festas sian 250-jariĝon. Dum la lastaj jardekoj pli ol 13 milionoj da guldenoj estis elspezitaj por riparoj, purigo kaj plibeligo de la konstruajoj, vojoj, ĝardenoj kaj parkoj. Nun la fortikaĵo altiras al si pli da turistoj ol iam antaŭe, kaj ankaŭ la loĝantoj de Helsinki ŝatas viziti ĝin ĉu por ripozi en preskaŭ kampara medio, ĉu por konatiĝi kun ties historio.
 
El Helsinki oni povas atingi la insulojn Suomenlinna por kvaronhoro per publika pramŝipo. Aútoveturado en la insuloj ne estas permesata. Agrablas trankvile promeni laŭ la ŝtonkovritaj vojoj kaj mallarĝaj padoj, en brikaj tuneloj. Oni §atas trarigardi kanontubojn kaj embrazurojn. Ili ŝatas aŭdi la ekzotikajn nomojn de arkitektoj. Adlerfeld, von Fersen, Cedercreutz kaj multaj aliaj nomoj de nobelaj familioj rememorigas pri la historio de Svedio - Finnlando. La konstruaĵaj terminoj - bastiono, [[kurtino]], levponto, tenajlo sonas ekscite kaj aventure malkompreneblaj. Naŭ bareloj de franca kaj turka oro estis elspezitaj por la konstrukostoj, en la espero protekti Eŭropon de Rusio. Tri el la bastionoj nomiĝas „Virto", „Bona Konscienco" kaj ,Honoro". La fortikajo estas vere romantika promenejo, se oni havas tempon kaj imagopovon.
 
La plej konata el la arkitektoj estas Augustin Ehrensvŭrd. Li estis marmarŝalo kaj ankaŭ poeto kaj ĉizisto. Li lernis pentroarton en Parizo kaj ege aprezis bonan arkitekturon. La fortikajo estis konstruita laŭ liaj planoj, sed ne tiel grandskale, kiel li komence deziris. Kortuŝa detalo pri lia gusto: li importis siringojn, kaj poste la florantaj arbustoj disvastiĝis de la insuloj al ĉiuj partoj de Finnlando, kie iii antaúe ne kreskis. Unu el la dekoj da muzeoj en Suomenlinna estas dediĉita al tiu fama homo kaj lia impona tombo ne povas esti ne rimarkita apud preĝejo. La granda preĝeja sonorilo interfoste pendas apud la tombo, ĉar la turo funkcias kiel lumturo kaj ne havas lokon por la sonorilo. Dikegaj ĉenoj ĉirkaŭas la ejon; antaŭe ili fermis la markolojn inter la insuloj por malhelpi la alvenon de velŝipoj.