Dušan Adnadj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vikiigis |
Estis du art. pri Dušan resp. Duŝan, kies enhavon mi kunmetis tie ĉi ĉe Dušan +lit. + ekst. lig. |
||
Linio 1:
'''Dušan ADNADJ''' (naskiĝis la [[1-an de marto]] [[1941]] en [[Borovo]], [[Kroatio]]) estas kroatia esperantisto, kiu precipe aktivis en la [[Jugoslavio|jugoslavia]] kaj handikapula [[Esperanto-movado]].
{{TOCdekstre}}
==Profesia vivo==
Adnadj finis elementan lernejon en Borovo kaj ekonomikan mezlernejon en [[Vukovar]]. Li studis ekonomikon ĉe la Ekonomika Fakultato en [[Subotica]] (nuntempe [[Serbio]] kaj Montenegro) kaj poste laboris en la [[Nacia Banko]] de [[Jugoslavio]] en la filio en Vukovar, poste kiel direktoro de Kino-uzino kaj laste kiel sekretario de elementa lernejo en Borovo, unue kiel financa reĝisoro kaj poste kiel sekretario.
== Esperantiĝo ==
Esperanton kaj la germanan Adnadj lernis private ĉe la instruistino Ida Kadelburg, esperantistino en Vukovar. Bazan ekzamenon li faris en 1963 en la Esperanto-societo "Fratoj Ribar" en Borovo, , la progresigan kurson li finis en Esperanto-kampadejo en [[Primošten]] (Kroatio) en 1974.
En la jaro 1962 li fondis Esperanto-klubon en Vukovar, kiu samjare ĉesis funkcii. De 1963 li estis membro de Esperanto-societo "Fratoj Ribar" en Borovo Naselje (parto de Vukvoar). Post kelkjara neaktiveco de tiu klubo, li iniciatis registriĝon de la sama Esperanto-societo (1973) sed kun sidejo en Borovo, kie kreskis fruktodona laboro. Li estis iniciatinto kaj fondinto kun Ivan Flanjak de Slavonia kunordiga komitato, kiu funkciis dum pluraj jaroj. Iniciatinto kaj fondinto (1984) de Internacia Asocio de Handikapitaj Esperantistoj ([[IAHE]]). En 1973 iniciatis, fondis kaj dum dek jaroj redaktis la jugoslavian Esperanto-revuon "Voĉo". De 1984 ĝis la fino de 1987 li eldonis kaj redaktis la gazeton "Voĉo de handikapuloj". Fondinto de granda "Voĉo-Libroservo" kiu funkciis dum unu jardeko. En 1973 iniciatis kaj kune kun la societanoj organizis la Unuan renkontiĝon de [[Slavonio|slavoniaj]], baraniaj kaj sremaj esperantistoj, kiu poste fariĝis tradicia ĉiujara renkontiĝo, okazanta en diversaj lokoj de la regiono. Restis neforgesebla la 4-a renkontiĝo en Vukovar, kiun partoprenis ankau tiama sekretario de [[UEA]], doktorino Flora Szabo-Felse. En la societo "Fratoj Ribar" en Borovo li plenumis plurajn funkciojn kaj dum unu mandato li estis komitatano de [[Kroatia Esperanto-Ligo]].
== Eldona agado ==
Adnadj fondis "Voĉo-Libroservon", kiu funkciis dum unu jardeko. Li kompilis kaj eldonis en 1975 la unuan adresaron de jugoslaviaj esperantistoj, kaj la duan kune kun [[Josip Pleadin]] en 1987. Sub la eldonmarko de "Voĉo" li eldonis la verkon de [[Marinko Gjivoje]] "Leksikono de aktivaj jugoslaviaj esprantistoj" (en 1985). Adnadj ankaŭ eldonis aŭ redaktis dekon da Esperanto-libroj, broŝuroj, propagandaj folioj kaj Esperanto-gratulkartoj kiuj aperis sub eldonŝildo de "Voĉo".
== Honorigoj ==
Por sia agado li estis distingita per Ora medalo de Jugoslavia Esperanto-Ligo. Distingito de la Komunuma asembleo de Vukovar, de la komunumo Borovo kaj posedanto de pluraj diplomoj kaj dankdiplomoj de diversaj Esperanto-societoj.
== Lasta agado ==
Adnadj estis membro de Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]]) ekde 1965, de Sennacieca Asocio Tutmonda ([[SAT]]) ekde 1964 kaj de la landaj organizaĵoj ekde 1963. Li partoprenis Universalajn Kongresojn ([[UK]]) en Budapeŝto (1966), Beogrado (1973) kaj Antverpeno (1982), la SAT-kongreson en [[Rijeko]] kaj landajn (jugoslaviajn) kongresojn en Prilep ([[Makedonio]]) kaj Škofja Loka ([[Slovenio]]).
Ekde 1989 li ne plu aktivas en la Esperanto-movado.
==Literaturo==
* '''2002''': [[Josip Pleadin|Pleadin, Josip]]. Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj. Đurđevac: Grafokom 2002, p. 5. ISBN 953-96975-0-6
== Eksteraj ligiloj ==
▲==Esperanta agado==
*[http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=adnadj&find_code=WRD&x=8&y=5 Libroj] de kaj pri Dušan Adnadj en la [[Esperantomuzeo_kaj_Kolekto_por_Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo]]
{{DEFAULTSORT:Adnadj, Dušan}}
|