Preĝejo Sankta Roĥo (Bjalistoko): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''preĝejo al [[Sankta Roĥo]]''' estas konstruita kiel la Monumento al Reakirita Sendependeco. Ĝi staras sur [[Bjalistoko|bjalistoka]] monteto Sankta Roko kie iam troviĝis tombejo. Ĝi estas unu el la plej famaj modernismaj preĝejoj en [[Pollando]].
 
La preĝejon oni konstruis en la jaroj [[1927]]-[[1946]] enje [[modernismo|modernisma]]-[[Ekspresionismo|ekspresionisma]] stilo laŭ projekto de Oskar Sosnowski. Ĝi estas okangula kaj konsistas el tri partoj. Post morto de Sosnowski en bombardata Varsovio en septembro 1939 la konstruadon daŭrigis arkitekto Stanisław Bukowski.
 
Iniciatinto de la konstruado estis pastro Adam Abramowicz, multjara preposto de la paroĥo al sankta Roko. Post anonco de la konkurso projekti ''Preĝejon de Dia Protekto en Bjalistoko'' en ĵunalo ''Arkitekturo kaj Konstruarto'' la {{daton|14|junio|1926}} alvenis 70 projektoj.
 
===Turo===
La tutan stelforman konstruaĵon kronigas la 83-metra turo kun 3-metra statuo de la [[Dipatrino]] kiu staras sur [[Piastoj|piasta]] krono. Ĝi rememorigas la [[Apokalipso de Johano|Apokalipson]] [12:1].
 
===Interno===
Kristalforma strukturo de plafonoj rilatas al regionaj plafonoj preĝejaj en [[Łomża]], [[Wizna]], [[Supraśl]] kaj [[Vilno]].
 
En la preĝejo troviĝas tri skulptaĵoj de Stanisław Horno-Popławski: Kristo ĉe la ĉefa [[altaro]], la Dipatrino kun Jesuo en ekstera altaro kaj Kristo la Bona Ŝafisto sur eksteraj remparoj de la kortego.
 
En la plafono troviĝas granda [[vitralo]] kiu prezentas simbolajn [[Sankta Spirito|Sanktan Spiriton]] kaj sanktulojn (laŭ la projekto de Placyda Siedlecka-Bukowska). Maldekstre de la ĉefa altaro staras altaro al [[Sankta Antonio]] kaj maldekstra flanka [[kapelo]] al Sankta Roko. Dekstre troviĝas altaro al la Dipatrino [[Rozario|Rozaria]] kaj malantaŭ ĝi - kapelo al Dipatrino kun kopio de pentraĵo el Vilno. Tie pendas ankaŭ kelkaj tabuloj kiuj rememorigas polajn soldatojn militantajn oriente.
 
Dum la [[2-a mondmilito]] sovetoj okupantaj Bjalistokon planis aranĝi en la preĝejo cirkon.
 
===Ĉirkaŭaĵo===
Apud la preĝejo staras modernisma paroĥestrejo konstruita inter 1929 kaj 1932 ankaŭ laŭ la projekto de Oskar Sosnowski.
 
La preĝejon ĉirkaŭas unuetaĝa muro (planita esti pli alta, duetaĝa remparo) kaj kvar ĉeangulaj turetoj similaj al defendoturoj, tial la preĝejo devis simili al orienta, religia defenda arkitekturo. La duonronda pordego al la kortego iom similas tiun, kiu troviĝas en Vilno.
 
{{ĝermo}}
[[Kategorio:Bjalistoko]]
[[Kategorio:Preĝejoj]]