Aleksander Mikiŝev: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Alexander Mikishev ( Mikiŝev, Микишев, מיקישב ) naskiĝis la 27an de decembro 1960 jaro en Rusio. Studis teorian fizikon en Perma Universitato, doktoro, tematemo de la tezo estis pri komputika simulado de turbulentaj fluoj. En 1979 iĝis esperantisto, tuj ekaktivis en loka Esperanto-movado, apartenis al la unua kvaropo de t.n. Urala Esperanto-Komitato, neformala grupo gvidanta Esperanto-agadon en urala regiono komence de la 80-aj jaroj (aliaj anoj de la Komitato - Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj Andreo Peĉjonkin ). Ekde la majo de 1991a jaro loĝas en Israelo. Kunlaboris kun revuo ''Monato''. En 2000 jaro lanĉis Astronomian Esperanto Klubon ([http://www.esperanto.org/AEK AEK]), nun Astronomia Sekcio de ISAE. Redaktas ''Astronomian Almanakon'', organizas staĝojn de astronomi-ŝatantoj. Aliaj okupoj - tradukisto, ĉefe de teknikaj tekstoj, okupiĝas pri sciencaj esploroj rilataj al diversaj ĥidrodinamikaj sistemoj, instruas en matematika departamento de [http://www.math.technion.ac.il Teĥniono - israela teĥnologia instituto].