Venceslao la 1-a (duko de Bohemio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sv:Wencel av Böhmen
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 48:
== Venceslaa simbolo ==
 
Baldaŭ post la morto de Venceslao ekis [[kulto]] pri li.Venceslao la Sankta estas unu el la plej ŝatataj ĉeĥas sanktuloj, patrono de la ĉeĥa lando, martiro, persono, kies tradicio ludis tre gravan rolon en emancipo de la ĉeĥa ŝtato kaj přemyslida [[dinastio]] kadre de la kristana [[Eŭropo]]. La ŝato de Venceslao fontas ankaŭ en la longa eklezia tradicio, pli poste ĝi estis fortigita por bezono de [[nacia regenero]]. La kulto, subtenanta fine eĉ de Boleslavo mem, grave ekmontriĝis ekde la dua duono de la 11.-a jarcento. La emfazataj ecoj estas: pia kaj bonmora vivo, fervoremo por honoro kaj famo de Dio, zorgo pri disvastigo de kristana kredo en la tuta nacio, konstruado de pluraj preĝejoj, ofta ĉeesto dum diservoj, ĉiuspecaj agoj miserikordaj kaj amplenaj. Venceslao estimis sian patrinon, zorgis pri malriĉuloj, malsanuloj kaj [[orfo (familio)|orfoj]], donadis tranoktadon al vagantoj kaj eksterlandanoj, ne koncedis iu ajn maljuston, estis persone sentima, brava ĉevalrajdanto. Ĉio ĉi laŭtradicie okazis dum la etapo inter lia 18. kaj 22., resp. 28. jaroj de lia vivo ĝis lia morto.
 
Ekde la 11-a jarcento li estas konsiderata patrono de Bohemio kaj simbolo de ĝia sendependeco. Lin honoris kaj honoras kaj bohemaj kaj germanaj kristanoj.
Linio 70:
== La Venceslaa kasko ==
 
La pli malnova nazŝirmilo estis alfiksita nur aldone. Fakte ĝi rompus la ŝirmatan [[nazo (organo)|nazon]]. Ĝi devenas el malnova vikinga kasko, regis la konvinko, ke sur ĝi videblas krucumitan Kriston. Tamen verŝajne temas pri bildo de skandinava dio Odin en fabla arbo Yggdrasil.
 
== La mirakloj ==