Johann Balthasar Neumann: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: de:Balthasar Neumann
Mi anstataŭigis bildon per komuneja bildo.
Linio 1:
[[Dosiero:Balthasar Neumann 50- DM-1993.jpg|frame|<center>la [[Germana marko|50-marka]] [[Germanio|germania]] monbileto de [[1991]] bildigas ''Balthasar Neumann''.]]
'''Johann Balthasar NEUMANN''' [JOhan BALtaza NOJman], kutime sen la unua persona nomo nomata '''Balthasar Neumann''', estis germana artitekto de la 17-a jarcento, kiu signife influis la konstruostilon de la epokoj [[baroko]] kaj [[rokoko]]. Li naskiĝis la [[27-an de januaro]] [[1687]] en la urbo [[Cheb]], kiu liaepoke [[germana lingvo|germane]] nomiĝis ''Eger'', en [[Bohemio]], dum 1711 venis al la princepiskopa urbo [[Würzburg]] en [[Frankonio]] (norda [[Bavario]]), kie li unue iĝis inĝeniero kaj poste fama arkitekto. Li konstruis ĉiujn tiuepokajn barokajn konstruaĵojn de la nobela princoepiskopo de ''Würzburg'' kaj ankaŭ mortis en la urbo, sed plue ankaŭ respondecis pri multaj aliaj pompaj barokaj konstruaĵoj, kaj religiaj kaj nobelaj, en suda kaj okcidenta Germanio. La [[19-an de aŭgusto]] [[1753]] li mortis en Würzburg.
 
[[Dosiero:Vierzehnheiligen-Basilika3-Asio.JPG|thumb|left|<center>interna impreso de la preĝejo "Dekkvar Sanktuloj"]]
Balthasar Neumann rifuzis transpreni aŭstriajn, bohemiajn, italiajn kaj franciajn tiuepokajn arkitektajn elementojn, kaj lia stilo de baroka arkitekturo estis rafinita kaj unika: pluraj el la plej impresaj konstruaĵoj de la periodo estas lia verko, inter alie la princoepiskopa rezidejo ([[germana lingvo|germane]] ''Fürstbischöfliche Residenz'') de ''Würzburg'' kaj la preĝejo "Dekkvar Sanktuloj" ([[germana lingvo|germane]] ''Vierzehnheiligen''). La rezidejo estas inter la plej belaj kaj bone proporciitaj palacoj de Eŭropo, kaj la preĝejo "Dekkvar Sanktuloj" de pluraj artohistoriistoj konsideriĝas la plej supera verko de la baroka epoko. La plej lasta verko estis preĝejo "La Vizito de Maria", ankaŭ barokstila majstroverko, en la frankonia komunumo ''[[Eltmann]]'' ĉe rivero [[Majno (rivero)|Majno]].
 
Bildo de li estis videbla sur la [[Germana marko|kvindekmarka monbileto]], kiu validis en Germanio ĝis la enkonduko de la valuto [[Eŭroeŭro]] dum 2002 - aldone en la fono de la bildo videblas la fama baroka ŝtuparo de la princoepiskopa rezidejo de Würzburg.
<br clear=all>
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://www.archinform.net/arch/723.htm biografio germanlingva (pliaj ligiloj kaj literaturaj indikoj germanlingvaj en la germana artikolo)]
{{el}} [http://www.bookrags.com/biography/balthasar-neumann/ biografio anglalingva]
[[Dosiero:Residenz Wuerzburg Hofgarten.jpg|thumb|left|600px|<center>laLa princoepiskopa rezidejo de Würzburg kun parto de la parko]]
 
{{commons|Balthasar Neumann}}