Neolitika revolucio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Laturo (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Molino neolítico de vaivén.jpg|thumb|right|Neolitika muelilo]]
La komenco de la agrikulturo okazis en la [[Neolitiko]], kiam la ekonomio de la homaj socioj evoluis ekde la sistemo de [[Ĉasistoj-kolektistoj]] al la agrikulturo kaj la [[bestobredado]]. La unuaj kultivitaj [[vegetalo]]j estis [[tritiko]] kaj [[hordeo]]. Tiuj komencoj perdiĝas en la prahistorio kaj ties disvolviĝo okazis en diversaj kulturoj kiuj practikispraktikis la agrikulturon laŭ sendependa maniero, kiel tiuj kiuj ekis en [[Mezopotamio]], en la [[Antikva Egiptio]] (vidu [[Fekunda duonluno]]), la antaŭeŭropaj kulturoj de [[Centrameriko]], la kulturo disvolvigita de ĉinoj oriente de [[Azio]], ktp. Ĉio okazis antaŭ '''10 aŭ 12 miloj da jaroj'''.
 
Okazis unuafoje transiro, ĝenerale laŭgrada, ekde la ekonomio de la [[Ĉasistoj kaj kolektantoj]] al la agrikultura. La '''kialoj''' de la disvolviĝo de la agrikulturo eble respondis al klimataj ŝanĝoj al pli mezvarmaj temperaturoj; eble ankaŭ al malabundo de ĉaso aŭ de rekolekteblaj alimentoj, al la dezertigo de ampleksaj regionoj, ktp. Spite ties avantaĝoj, laŭ kelkaj [[Antropologio|antropologoj]], la agrikulturo signifis gravan malpliigon de la vario en la dieto, kreante ŝanĝon en la evoluo de la homa specio al individuoj pli malfortaj kaj dependaj de specifa vivoloko ol la antaŭuloj de [[homedoj]].
 
La agrikulturo permesis pli altan [[Loĝdenso|loĝdenson]] ol la ekonomio de ĉaso kaj kolekto por la disponebleco de alimento por pli granda nombro de individuoj. Danke al la agrikulturo la socioj malnomadiĝis kaj la posedo ĉesis esti rajto aplikebla nur al moveblaj objektoj por ampleksiĝi ankaŭ al nemoveblaĵoj, ampleksiĝis la divido en la laboro kaj eliris socio pli kompleksa kun metiartaj kaj komercaj profesioj pli specialigitaj; la agrkulturajagrikulturaj setliĝoj kaj la konfliktoj por la interpretado de kampolimoj originis la unuajn jurajn kaj registajn sistemojn.
 
[[kategorio:Historio]]