Edikto de Milano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: 200px|right|thumb|Kapskulptaĵo de [[Konstantino la 1-a de la Romia Imperio|Konstantino, unu de la subskribintoj de la edikto de ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
[[Image:ImperialpalaceMilan.jpg|thumb|Restaĵoj de la Imperia Palaco de [[Mediolanum]] ([[Milano]]).]]
 
Antaŭa edikto pri tolero jam estis proklamita de la imperiestro [[Kaio Galerio]] el [[Serdica]] kaj publikigita en [[Nikomedio]] la 30an de aprilo de la [[311]]. Laŭ ĝi jam la kristanoj, kiu estis sekvintaj kapricajn tendencojn kontraŭ la "institucioj de la antikveco", ricevis pardonon kaj oni sekurigis iliajn vivojn kaj havaĵojn. De tiam ili ne devis jam akcepti la diecon de la imperiestroj.
 
La edikto fakte ne estis enskribata en ŝtono. Tamen ĝi estis kolektita en historia verko de religia temaro nome ''De mortibus persecutorum'' ("Pri la mortoj de la persekutantoj"), de Laktancio, kiu kopias la latinajn tekstojn kaj de la Edikto de Tolerigo de Galerio kiel oni publikigis en Nikomedio la 30an de aprilo de 311, kaj de la letero de Licinio pri tolero kaj redono direktita al la guberniestro de Bitinio, datita ankaŭ en Nikomedio la 13an de junio de 313. Eŭsebio de Cesareo tradukis ambaŭ al la greka en sia Historio de la Eklezio (''Historia Ecclesiastica''). Lia versio de la letero de Licinius povus deveni el kopio en Palestino (probable ĉe Cesareo) en malfrua somero aŭ frua aŭtuno de la jaro 313, sed la origino de lia kopio de la edikto de Galerio de 311 ne estas konata, ĉar ŝajne tiu ne estis proklamita en Palestino.
 
Konstantino estis la reganto de la okcidentaj partoj de la [[Romia Imperio]] kaj kvankam lia interveno en la disvastigo de la [[edikto]] laŭ la fontoj estis ne tiom rekta, en [[Okcidenta Eŭropo]], ĉar la edikto estis subskribita en Milano, oni rilatis historie al Konstantino la gravon de la edikto kaj de ties sekvo por la estonteco de la [[kristanismo]]
 
== Sekvo ==
La kristanoj jam povis nekaŝite disvastigi sian religion kaj plej grave por la estonteco havi malferme havaĵojn, domojn, [[preĝejo]]jn, [[templo]]jn kaj sidejojn. La infrastrukturo de la tiama eklezio rapide disvastiĝis kaj rapide anstataŭis tiun de la ĝis tiam oficiala religio de [[paganismo]].
 
Tamen la forto de la tiamaj kristanoj ankoraŭ ne estis tiom grava kiom oni disvastigis poste. Lau franclingva libro, <ref>Robin Lane Fox, ''Païens et chrétiens : La religion et la vie religieuse dans l’Empire romain de la mort de Commode au Concile de Nicée'', Presses Universitaires du Mirail, 1997.</ref> la kristanoj ne estis en 312 pli ol 4 al 5 % de la totala populacio de la Imperio. En [[Romo]], tre verŝajne la plej kristanigita urbo de [[Italio]], nur 10 % estus kristana, en [[Egipto]] ĉirkaŭ 20 %, en [[Azio]] 33 %, en [[Nordafriko]] el 10 al 20 %, En [[Hispanio]] eble simile laŭ regionoj, en [[Gaŭlo]] multe malpli de 10 %.
 
==Notoj==
<references/>
 
[[Kategorio:Milano]]