[[Dosiero:David Suchet is Hercule Poirot.jpg|thumb|right|180px|frane|[[David Suchet]] en la klasika rolo de Poirot]]
'''Hercule POIROT''' [erkjul puaropŭaro] estas fikcia [[detektivo]], protagonisto en la libroserio "Aventuroj de Erkul Puaro", verkita de [[Agatha Christie]]. Li estas [[Belgio|belgo]], sed loĝas en anglalingva medio, parolante la [[Angla lingvo|anglan]] kun [[Francio|franca]] [[akĉento]], enmiksante francismojn (merci, mon ami k.s.). Li emas koleraskoleri, kiam oni opinias lin franco anstataŭ belgo. Lia kunulo estas kapitano Hastings [gastingzhejstingz], kiu plenumas similan rolon kiel doktoro Vatsono ĉe [[Sherlock Holmes]] -– li reprezentas naivan publikon (leganton aŭ filman spektanton), starigas al Poirot naivajn demandojn, per kies respondado la detektivo malkaŝas al la publiko siajn pensojn. La inspektoro Japp el [[Scotland Yard]] reprezentas fieran profesian policanon, kiu estas superata de la genia amatoro.
La noveloj pri Hercule Poirot estis multfoje filmitajfilmigitaj. La detektivon ludis eminentaj aktoroj [[Albert Finney]], [[Peter Ustinov]] kaj [[David Suchet]].
== Eksteraj ligoj ==
{{el}} '''(eo)''' [http://members.cox.net/esperanto/pdf/moe.pdf Murdo en la Orienta Ekspreso] tradukita en Esperanton ('''PDF''')
{{el}} '''(pl)''' [http://klub.chip.pl/judawicz/herkules/herkules.html O Herkulesie Poirot_ na _prywatnej stronie o Agacie Christie]
{{el}} '''(en)''' [http://theinternetforum.co.uk/crime2/hp3.html Informo pri televidaj serioj kun bildoj]