Jasovská jaskyňa: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rei-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hu:Jászói-barlang
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
----
'''Groto de Jasov''' troviĝas ĉe la urbo [[Jasov]] en la plej orienta parto de [[Slovaka karsto]], en la norda montarpiedo de altebenejo de Jasov, en la kalkŝtona rokego, nomata Knabinroko, en alteco de 256 m super marnivelo.
Ĉi tiu apartenas al la plej malnovaj konataj grotoj en Slovakio kaj laŭ kelkaj indicoj ĝi estis alirebligita jam en la jaro [[1846]] farfare de monaĥoj el la [[monaĥejo de Jasov]]. En la jaroj [[1922]] kaj [[1924]] estis sinsekve malkovritaj ankaŭ malpli alte troviĝantaj partoj de la groto kaj nun ĉi tiuj atingas la kompleksan longecon de 2 120 m. Ĝi estis elektre prilumigita en la jaro [[1926]].
La groto ekestis en helaj kaj malhelaj kalkoŝtonoj de la meza triaso farfare de subtera fluo de rivero Bodva kaj farfare de atmosferaj pluvoj, trafluantaj tektonikajn likojn kaj tavolajn fendaĵojn, al kiuj integriĝas grotaj areoj. Karakteriza ornamaĵo estas krispoformaj stalaktitoj kaj gigantaj pagodoj de diversaj formoj kaj koloroj. En salono de la Malnova katedralo elstaras kurtensimilaj stalaktitoj kaj gigantaj stalagnatoj. Eksterordinare efikas beleco de Granda katedralo kun buntaj gutŝtonaj kreaĵoj, al kiuj apartenas Granda akvofalo, Galerio, Bosko de palmoj, Plorsaliko, boligitaj farfare de de koloreco de akvo de Profunda lageto. Inter la plej grandajn areojn, kiuj ekestis sur krucigoj de likoj, apartenas Domo de vespertoj kaj Labirinto.
La groto estas interesa ankaŭ vidpunkte de historio kaj arkeologiaj trovaĵoj el neolito. Dum erao de tataraj kaj turkaj invadoj la groto servis al la loka loĝantaro kiel konvena kaj sekura kaŝejo. Sur la muro de la [[Jan Hus|Husana]] salono estis konservita konata surskribo, atestanta pri venko de fratulistaj soldatoj de [[Jan JISKRA el Brandýs]] ( Johano Jiskro el Brandýs), devenanta el la erao ĉirkaŭ jaro [[1452]].
El la tuta longeco de 2 120 m estas por publiko alireblaj 620 m.