Hebrea lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Laturo (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Laturo (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''hebrea lingvo''' (hebree '''עברית''', `iv-RIT) estas [[semida lingvaro|semida lingvo]], la antikva lingvo de la [[hebreoj]] en la [[Biblio]] kaj la komuna lingvo de la [[judoj]] kaj nuntempe de la Israelanoj. Oni kredas ke post la jaro [[200]] de nia erao, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, sed tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por religio kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, literaturo, filozofio, medicino kaj scienco. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movadoj de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparis por laika uzo. La moderna nacia movado ([[cionismo]]) ĝin revigligis kiel parolatan lingvon en Otomana Palestino en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La [[Britio|Brita]] Mandato de [[Palestino]] rekonis la hebrean kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (la angla, la araba, kaj la hebrea). La hebreo-parolanta komunumo en Palestino rapide kreskis kaj jam post la dua mondmilito, ekde la jaroj 1920aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato [[Israelo]] en [[1948]]. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj.
 
La hebrea estas skribata per la [[hebrea alfabeto]], kiu devenas de la internacia aramea alfabeto, kies oriĝino estas la hebrea-fenica antikva alfabeto, uzata de ĉiuj variantoj de la hebrea-fenica lingvo kaj ankaŭ la origino de la greka, etruska kaj latina alfabetoj. Tiu malnova hebrea-[[fenica alfabeto|fenica alfabeto]] tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en [[125]]. La nova hebrea alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn "judajn" lingvojn, kiel la [[Jida lingvo|jud-germanan]], la [[Judhispana lingvo|jud-hispanan]], la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp. La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el [[konsonanto]]j, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri [[vokalo]]jn, sed tio estas kutima nur en eldonoj de la Biblio, en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokaloj.
 
Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj semidaj lingvoj, baziĝas sur tri-konsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj [[vokalo]]j. Ekzemple, la vorto '''''s'''e'''f'''e'''r''''' signifas ''libron''. Ĝia radiko estas ''s-f-r'', kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi '''''s'''i'''fr'''ija'' (biblioteko), '''''s'''i'''fr'''ut'' (literaturo), kaj '''''s'''i'''p'''u'''r''''' (rakonto, la konsonantoj /f/ kaj /p/ estas unu [[fonemo]] en la hebrea).