Świdnica: Malsamoj inter versioj

76 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
La 26-an de februaro [[1909]] komenciĝis kurso por instruado de Esperanto. Oni intencis post ĝia fino fondi grupon. La instruadon gvidas s-ino [[Julie Wolfson]] el [[Breslau]]. La kurso finiĝis de d-ro Stolper, kaj la kursanoj fondis grupon kun jena estraro: [[Edmund Schulz]] (prezidanto), s-ino Overschelp, f-inoj Priesemuth kaj Schaefer, prof. d-ro L. Huebner kaj [[Johannes Zuckschwert]]. Ekzitis jam pli ol 50 esperantistoj en tiu urbo, fondiĝis esperantista unuiĝo sub prezido de d-ro Edmund Schulz. Ĝi jam posedas 30 membrojn kaj kunvenas en Logenrestaurant. Novan kurson gvidas la prezidanto de la grupo, Edmund Schulz. Ankoraŭ en 1909 S-ro Rittner en kunveno de komercistoj pritraktis la temon „Esperanto kiel internacia helpa lingvo por komerco kaj industrio.”
 
Okaze de la ĉefkunveno de loka Esperanto-grupo en [[1910]] estis elektitaj Edmund Schulz (prezidanto), prof. L. Huebner (vicprezidanto), [[Johannes Zuckschwerdt]] (kasisto), Rittner (sekretario), s-inoj Oberschelp, Priesemuth kaj Rother kaj s-ro Weber (bibliotekisto). La semajnaj kunvenoj okazas ĉiulunde je la 8-a en „[[Logenrestaurant]]”. La grupo aliĝis al [[UEA]]. Ankaŭ tie estis solene festita la [[15-a de decembro]] [[1910]]. El la multaj prezentaĵoj estas citinda la paroladon de [[Edmund Schulz]] kaj la deklamojn de prof. d-ro L. Huebner. Li ankaŭ paroladis en [[Gewerbeverein]] pri Esperanto. Interalie li faris la proponon, organizi en la ekspozicio industria, kiu okazos en [[1911]] en tiu urbo, specialan fakon por Esperanto. Plie la societo intencas aranĝi kune kun la komerca ĉambro publikan propagandan kunvenon. La loka komeca ĉambro inskribis formalan apogon al Esperanto en siaj aktoj.
 
En la tiea [[liceo]] de [[Ursulino-monaĥinejo]] [[Esperanto]] estis enkondukita kiel nedeviga instrufako [[1924]]. Dek ok lernantinoj estas instruataj de la direktorino mater Augustina. Prof. L. Huebner instruis 10 monaĥinojn.
40 204

redaktoj