Antverpena lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
PaulP (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''antverpena''' estas [[regiona lingvo]] parolata ĉefe en la urbo [[Antverpeno (urbo)|Antverpeno]] kaj en la [[Antverpeno (provinco)|samnoma provinco]]. Ĝi havas tre fortajn komunajn trajtojn kun la [[malaltgermana lingvo]]. Ĝi estas variaĵo de la [[brabanta lingvo]], kiu tamen estas tre klare distingebla de la brabanta, pro parte alia gramatiko kaj prononcado. La antverpena, same kiel la [[limburga lingvo]] ne estas konsiderata dialekto de la [[nederlanda lingvo|nederlanda]], ĉar ĝi ne estas ido de ĝi. Male, la nederlanda estas ido de kelkaj nun ankoraŭ vivantaj regionaj lingvoj.<ref>Filip Camerman: Antwerps schrijven, ISBN 978-90-5927-175-3, p. 189.</ref> La antverpena havas 22 diversajn vokalojn kaj diftongojn, pli ol iu ajn alia okcident-eŭropa lingvo: a, aa, ae, e, [[ŝvao]], ee, i, ie, o, oo, u, uu, ù, oe, ö, eu, au/ou, ei/ij, ui, eê, iê, oê.
 
==Vokaloj==
La antverpena havas 22 diversajn vokalojn kaj diftongojn, pli ol iu ajn alia okcident-eŭropa lingvo: a, aa, ae, e, [[ŝvao]], ee, i, ie, o, oo, u, uu, ù, oe, ö, eu, au/ou, ei/ij, ui, eê, iê, oê.
 
===a, aa kaj ae===
Ekzistas tri formoj de ''a'': la mallonga ''a'', la skandinavia ''a'' kaj la franca ''a''. La mallonga ''a'' aperas en vortoj kiel ''lamp'' (eo: lampo; nl: lamp), ''kat'' (eo: kato; nl: kat) kaj ''frak'' (eo: jako; nl: jas). Ĝi estas prononcata kiel la franca vorto ''à''. La skandinavia ''a'' troviĝas en la mezo de la nederlandaj ''a'' kaj ''o'' kaj aperas en vortoj kiel ''baard'' (eo: barbo; nl: baard), ''maan'' (eo: luno; nl: maan) kaj ''traag'' (eo: malrapida/malrapide; nl: traag). La franca ''a'' ne nur aperas en francdevenaj vortoj, sed ankaŭ en tipe antverpenaj kiel ''waerm'' (eo: varma/varme; nl: warm), ''daense'' (eo: danci; nl: dansen) kaj ''Aentwaerpe'' (eo: Antverpeno; nl: Antwerpen). Ĝi estas prononcata kiel la ''a'' en la franca vorto ''gare''.