Felix Mendelssohn Bartholdy: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
→‎Unuaj turneoj (1829–1832): el al > el la, revenis Berlinen > revenis al Berlino (pli norme)
Linio 63:
=== Unuaj turneoj (1829–1832) ===
 
Aprile de [[1829]] Mendelssohn por la unua fojo vojaĝis al [[Londono]] kaj estis tie entuziasme akceptita. Unuafoje li sin prezentis antaŭ angla publiko dum unu el alla koncertoj de la Filharmonia Societo, okaze de kiu li direktis la [[25-an de majo]] sian simfonion c-minoran ekde la piano. La 30-an li parkere ludis la ''konĉertaĵon'' de Weber, la 25-an de junio la pianokonĉerton E<sub>b</sub>-maĵoran de Beethoven (neniam antaŭe prezentita en Anglio), kaj unufoje la uverturon pri ''[[Sonĝo de Somermeza Nokto]]''. Je sia reveno hejmen el la koncerto, li forgesis la partituron en [[droŝko]], sekve de kio Mendelssohn denove surpaperigis laŭ sia memoro senerare. Dum alia koncerto li ludis kune kun Moscheles sian ankoraŭ ne publikigitan konĉerton en E-maĵoro por du pianoj kaj orkestro.
 
Fine de la sezono, Mendelssohn vojaĝis kune kun Klingemann tra [[Skotlando]], kio inspiris lin komponi siajn [[Die Hebriden (Mendelssohn)|Hebridoj-Uverturon]] kaj la Skotan Simfonion. Fine de novembro li revenis Berlinenal Berlino.
 
La vizitado de [[Anglio]] formis parton de ampleksa vojaĝprogramo, kiun farigis al li lia patro tra ĉiuj gravaj artaj centroj de [[Eŭropo]]. Post kiam li rifuzis profesoran katedron en Berlino, en [[majo]] [[1830]] li entreprenis novan vojaĝon direkte al [[Italio]], kaj survoje restis dum du semajnoj ĉe Goethe en [[Vejmaro]]. Li atingis [[Romo]]n la [[1-an de novembro]] post kelkaj interstacioj.