Korniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fy:Swarte Krie
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
La '''korniko''' aŭ '''nigra korniko''' (''Corvus corone'') estas [[korvo]] de la [[korvedoj|korveda]] birdofamilio. Iam oni konsideris la kornikon havi du diversajn variaĵojn laŭ koloro kaj geografio, laŭ kio [[PIV2]] donas la nomon nigra korniko por ''Corvus corone corone'' kaj griza korniko por ''Corvus corone cornix'', sed en la jaro 2002 oni levis la duan al la plena rango de specio; la etnolingvoj nun uzas la terminon korniko por ''corvus corone corone'' sen kvalifika adjektivo.
 
[[Image:Corvus cornix (PD).jpg|200px|thumb|Korniko (malantaŭe, antaŭe Griza korniko)]]
== Proverbo ==
 
La '''korniko''' (''Corvus corone'') estas membro de la [[paserina]] ordo de [[birdoj]] kaj el la familio de [[korvedoj]], kiu estas indiĝena de okcidenta [[Eŭropo]] kaj orienta [[Azio]].
 
==Taksonomio==
La korniko estis unu el la multaj specioj origine priskribitaj de [[Carolus Linnaeus|Linnaeus]] en sia verko de la [[18a jarcento]] nome ''[[Systema Naturae]]'' kaj ĝi ankoraŭ portas la originan nomon de ''Corvus corone''.<ref>{{la icon}} {{cite book | last=Linnaeus | first=C | authorlink=Carolus Linnaeus | title=Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. | publisher=Holmiae. (Laurentii Salvii). | date=1758| pages=105 | quote = C. atro-caerulescens, cauda rotundata: rectricibus acutis.
| url=http://dz1.gdz-cms.de/index.php?id=img&no_cache=1&IDDOC=265100}}</ref> la scienca dunoma nomo devenas el la [[latina]] ''Corvus'', "korako",<ref name =M-W >{{cite web|title= Corvus |work= Merriam-Webster online |url= http://www.m-w.com/dictionary/corvus |publisher= |accessdate=2008-02-04}}</ref> kaj la antikva [[greka]] ''corone''/κορωνη, "korako".<ref> {{cite book|author=Liddell & Scott| year=1980 |title=Greek-English Lexicon, Abridged Edition |publisher=Oxford University Press|location= Oxford|isbn= 0-19-910207-4}}</ref>
 
Same kiel la subspecio de la [[Griza korniko]] disiĝis kiel separata specio, estas ia pridiskutado ĉu la orienta raso de la korniko, ''orientalis'' estas sufiĉe distinga por meriti specifan statuson; la du taksonoj estas klare separataj, kaj oni proponis, ke ili povus esti evoluintaj sendepende en la pli humidaj, ĉemaraj regionoj kaj en la fino de [[Eŭrazio]].<ref name ="Madge94">Madge, Steve & Burn, Hilary (1994): ''Crows and jays: a guide to the crows, jays and magpies of the world''. A&C Black, London. ISBN 0-7136-3999-7</ref>
 
==Priskribo==
La plumaro de la korniko estas '''nigra kun verdeca''' aŭ purpura nuanco, multe pli verdeca ol la brilo de la [[frugilego]]. Ankaŭ la beko, kruroj kaj gamboj estas nigraj. Estas distingebla el la [[korako]] pro sia grando (48–52 cm longa) kaj el la [[Griza korniko]], kiu estas similgranda, pro la tutnigra plumaro, sed estas oftaj konfuzoj inter ĝi kaj la [[frugilego]], sed la beko de la korniko estas pli fortika kaj sekve ŝajnas pli mallonga kaj dum ĉe la prenkreska frugilego la bekobazo kaj nastruoj estas nudaj kaj helaj, tiuj de la korniko estas kovritaj ĉe ĉiuj aĝoj de bridecaj plumoj.
 
==Distribuado kaj habitato==
Tiu specio reproduktiĝas en okcidenta kaj centra [[Eŭropo]], kun alia formoraso ''C. c. orientalis'' iom pli granda (50-56 cm longa) loĝanta en orienta [[Azio]]. La separo de tiuj du populacioj supozeble okazis dum la lasta [[glaciepoko]], kun la ege parenca [[Griza korniko]] (nune kun specia statuso) plenigante la intertruon. Fruktodonaj hibridoj loĝas laŭlonge de la koincidejo inter tiuj du formoj kio indikas ties proksiman [[genetiko|genetikan]] rilaton.<ref name = "Parkin03">Parkin, David T. (2003): Birding and DNA: species for the new millennium. ''Bird Study'' '''50'''(3): 223–242. [http://www.ingentaconnect.com/content/bto/bird/2003/00000050/00000003/art00003 HTML abstract]</ref>
 
==Kutimo==
La frugilego estas ĝenerale gregema kaj la korniko solema, sed frugilegoj eventuale nestumas en izolitaj arboj, kaj kornikoj povas manĝi kun frugilegoj; krome, kornikoj estas ofte sociaj en vintraj ripozejoj aŭ fine de somero en [[Hispanio]]. La plej distinga eco estas la voĉo. Tiu de la frugilego estas altatona ''kaaa'', sed tiu de la korniko estas gorĝeca, iome vibra, pli profonda grakado ''kraa'' kiu distingiĝas el ĉiu ajn noto de la frugilego.
 
La korniko estas bruema, ripozante sur pinto de arbo kaj alvokante tri- aŭ kvarfoje en rapida serio, kun eta paŭzo inter ĉiu serio de grakoj. La flugilfrapado estas pli malrapida, pli certa ol tiu de la frugilego.
 
===Dieto===
Kvankam la specio manĝas ĉian ajn kadavraĵon, la korniko povas mortigi kaj manĝi ĉian etan animalon kiun ĝi povas kapti, kaj povas ŝteli ovojn. Kornikoj estas kadavromanĝantaj pro naturo, kaj pro tio ili klopodas ĉeesti lokojn loĝatajn de [[homo]]j por manĝi el ties restaĵoj.
 
===Nestumado===
La nesto estas bulko el bastonetoj lokita en alta arbo, sed ili povas uzi ankaŭ klifajn kornicojn, malnovajn konstruaĵojn kaj elektrofostojn. Nestoj estas eventuale lokitaj ĉe grundo. La nesto similas al tiu de la [[korako]], sed ĝi estas malpli bulkeca. La ino demetas 4 al 6 brunmakuletitajn bluecajn aŭ verdecajn ovojn, kiuj estas kovataj dum 17–19 tagoj nur de la ino, kiiu estas manĝigata de la masklo. La idoj [[elnestiĝo|elnestiĝas]] post 32–36 tagoj.
 
Ne estas malkomuna, ke ido el antaŭs jaro restu kaj helpu zorgi la novajn idojn. Anstataŭ serĉi partneron, ĝi serĉas manĝon kaj helpas la gepatrojn manĝigi la idojn.
 
==Eksteraj ligoj==
* [http://www.scricciolo.com/eurosongs/Corvus.corone.wav Alvoko]
* [http://ibc.lynxeds.com/search/ibc_features/Carrion_Crow Filmoj] ĉe Interreta Birdokolekto
* [http://www.mangoverde.com/birdsound/images/00000002722.jpg Profila foto]
* [http://www.skullsite.com/images/dbimages/large/corvuscorone_s.jpg Kraniobildo]
* [http://www.ibercajalav.net/img/414_CarrionCrowCcorone.pdf (PDF) de Javier Blasco-Zumeta]
* [http://www.oiseaŭ.net/oiseaŭ/corneille.noire.html En la franca]
 
== Proverboj ==
Ekzistas pluraj [[proverbo]]j pri korniko en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]], inter ili<ref>[http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php Lernu]</ref>:
* {{citaĵo|''Inter kornikoj ne konvenas predikoj.''}}