Domingo de Guzmán: Malsamoj inter versioj

41 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Mi tute ne konsideras min kristano, sed laŭ mi tiuj-ĉi informoj kulturhistorie gravas)
 
Komence de la 13-a jarcento li kun sia episkopo [[Diego de Acebo]] vojaĝis tra suda Francio, kie tiutempe la movado de [[kataroj]] havis sian kulminon. Li konsciiĝis, ke la anoj de [[Albigensismo]] altiris anojn per sia [[asketismo]] kaj la alta intelekta nivelo de siaj movadaj gvidantoj, kio estis en forta kontrasto kun la vivmaniero kaj la malalta teologia eduko de la lokaj pastroj kaj episkopoj. Krome la kataroj kutimis prediki en la popola lingvo, dum en la katolika eklezio oni principe uzis la latinan lingvon, kiun tre multaj popolanoj ne komprenis. Konvinkite, ke ekzistas pli bonaj vojoj ol perforto en la lukto kontraŭ kristanisma [[herezo]], li komencis, unue kun sia episkopo, vivon de migranta predikanto en la regiono [[Langvedoko]]. Komence li havis malmultan sukceson, sekve ekvivis pli discipline kaj asketisme, pliprofundigis sian teologian studon, por ekhavi pli bonajn argumentojn, kaj engaĝiĝis en teologiaj diskutoj kun la kataroj. Por krei kontraŭpezon al la multaj kataraj monaĥinejoj, en kiuj multaj ankaŭ nemonaĥinaj knabinoj ricevis edukon, li fondis katolikan monaĥinejon. La arkiepiskopo de [[Tuluzo]] disponigis al Dominiko preĝejon kaj domon por monaĥa komunumo.
 
Dum la jaro [[1208]] murdiĝis la monaĥo kaj papa sendito [[Pierre de Castelnau]], supozeble je ordono de grafo de Tuluzo. La papo [[Inocenco la 3-a]] vidis la delonge serĉitan ŝancon postuli la armean subtenon de la franca reĝo kaj la nordfrancaj princoj, por batali en [[krucmilito]] kontraŭ la kataroj kaj ties lokaj subtenantoj, aparte la grafo de Tuluzo kaj la vicgrafo de [[Béziers]]. Dominiko sekvis la katolikan krucmilitan armeon, sed koncentriĝis je tio prediki en la lokoj armee konkeritaj de la katolika soldataro. Inter la jaroj [[1212]] kaj [[1215]] oni trifoje ofertis al li la postenon de episkopo, sed trifoje li malakceptis.
 
Dum [[1215]] li en Tuluzo fondis lokan monaĥan komunumon kun la celo disvastigi la katolikan instruon kaj misiiste lukti kontraŭ kristana herezo. Samjare en Romo okazis la [[Kvara Laterana Koncilio]], kiu inter alie postulis intensigon de la predikado kaj misiado. Kiam Dominiko vizitis la papon Inocenco la 3-a, por peti la permeson fondi novan kristanan ordenon, la papo malpermesis tion kaj rekomendis al Dominiko por monaĥa komunumo transpreni jam ekzistantan regularon de monaĥa ordeno. Sekve Dominiko transprenis la regularon de la ordeno de aŭgustanoj, sed adaptis ĝin laŭ sia juĝo. Pro la sperto, ke la prospereco de la katolikaj postenuloj tre malkredigis ĝin el la vidpunkto de la popolo, li precipe aldonis la regulon de strikta malriĉeco. Dum [[1216]] la papo permesis la novan "ordenon de predikantoj" – jen la oficiala nomo de la [[dominikanoj]].
 
De la komenco la ordeno substrekis la signifon de la studado. Tio estis en forta kontrasto ekzemple al la ordeno de la [[franciskanoj]], kies anoj krom la biblio ne rajtis posedi ajnan libron, eĉ ne verkon kiel ekzemple katolika kantolibro. La dominikanoj estu intelekdeintelekte bone preparitaj por havi kontraŭargumentojn en diskutoj kun herezantoj, kaj la eduko de la novaj monaĥoj havis centran signifon. La ordeno rapide kreskis: en la unuaj kvar jaroj post la fondiĝo ekestis naŭ abatejoj[[monaĥejo]]j en [[Italio]], ses en [[Francio]] kaj du en [[Hispanio]], kaj la ordenaj monaĥoj predikis en [[Anglio]], [[Skandinavio]], [[Germanio]] kaj [[Hungario]] en sume 60 monaĥaj komunumoj.
 
En la universitatoj de [[universitato de Parizo|Parizo]] kaj [[Bolonjo]] baldaŭ instruis dominikanaj profesoroj. Dominiko vojaĝis de monaĥejo al monaĥejo kaj predikis kun granda sukceso – ekzemple laŭ historiaj informoj li misiigis dekmilojn da loĝantoj.
La [[6-an de aŭgusto]] [[1221]] Dominiko mortis en aĝo de 56 jaroj post plurmonata malsano en [[Bolonjo]]. Historiaj fontoj skizis lin kiel emocie ekvilibra, amikema kaj ĝoja viro kun multe da kunsentemo por suferantoj.
 
Lia posteulo kiel gvidanto de la ordeno de domiunikanojdominikanoj estis ''Jordano de Saksio''.
 
== Memortago ==
[[Dosiero:SAN DOMENICO primo piano affresco.JPG|thumb|210px|<center>[[fresko]] de Dominiko sur votiva kolono en la preĝejo de [[Cantarana]] (Italio)]]
La [[13-an de julio]] [[1234]] la papo [[Gregoro la 9-a]] deklaris Dominikon katolika [[sanktulo]]. Lia memortago estas la [[8-a de aŭgusto]].
 
Laŭ la katolika tradicio li estas la [[patrono]] de astronomoj, de sciencistoj, de maljuste akuzitoj, krome de la mezamerika ŝtato [[Domingo]] aŭ "Dominikana Respubliko", kaj de la urboj [[Bolonjo]], [[Madrido]] kaj [[Kordovo (Hispanio)|Kordovo]] en Hispanio.
200 725

redaktoj