Ahura Mazda: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Faravahar.png|thumb]]Ahura Mazda (Saĝa Sinjoro) estis reganta dio en la antikva persa religio, precipe en religia sistemo de [[Zoroastro]], persa profeto. La persa reĝo Dareios la 1-a (regis 522–486 a.K.) kaj ties posteuloj admonis en ĝi la plej gravan dion kaj la protektanton de la justa reĝo.
 
Laŭ Zoroastro, Ahura Mazda kreis la universon kaj la kosman ordon, kiun ĝi ankaŭ nun gardas. Ĝi kreis la du ĝemel-spiritojn, Spenta Mainju kaj [[Angra MainjutMainju]] – el kiuj la unua estas la bonkora, justa, lum- kaj vivŝata spirito, la lasta estas la spirito de detruo, mensogo, mallumo kaj morto. La interbatalo de du spiritoj formas la mondan historion.
 
En la sankta libro de la Zoroastranoj, en la Avesta, oni identigis Ahura mazda al la bonfara spirito, kiu publike kontraŭstaras la detruiston. Ahura Mazda estas sciisto de ĉiu saĝeco, sindonema, rekta kaj kreinto de ĉio bona. Oni perceptas la bonan kaj malbonan spiriton en la Avesta, kiel estaĵojn malhelpantaj unu la alian daŭre. Unu el ili vivas en alto, la alia en profundo kaj la batalkampo inter ili estas la mondo.