Kordoteorio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Kvankam la teorioj de kordoj interesis pli forte [[fizikisto]]jn ekde la 1980-aj jaroj, ilia origino situas fine de la 1960aj jaroj kiam multaj "novaj" klasoj de [[hadrono]]j estis produktitaj per [[partikla akcelilo|partiklaj akceliloj]], kaj kiam la [[modelo]] pri [[kvarko]]j ankoraŭ ne estis plene disvolvita, do pluraj malsamaj [[modelo]]j estis proponitaj kiuj celis komprenigi la kialon de la multeco de [[partiklo]]j kaj la manieron kiel ili kondutas. Tiam [[Gabrielle Veneziano]] proponis matematikan modelon kiu reproduktis parte la [[konduto]]n de tiuj [[partiklo]]j, sed kies matematika --do [[Abstraktado|abstrakta]]-- karaktero, komence ne havis konforman [[bildo]]n fizike imageblan. Iom poste klariĝis ke la [[matematiko]] disvolvita fare de [[Gabrielle Veneziano|Veneziano]] konformis al interagoj inter etetaj unudimensiaj estaĵoj. Kiam la modelo pri kvarkoj estis disvolvita en la jaroj 1970-aj, fizikistoj komprenis kial tia speciala matematika traktado de [[Gabrielle Veneziano|Veneziano]] estis iomgrade sukcesa. La [[kvarko]]j interne de [[hadrono]]j estas kunigitaj per interŝanĝo de [[gluono]]j, kaj la efiko estas kvazaŭ la [[kvarko]]j estus ligitaj per peceto el elasta kordo. La forto inter kvarkoj (nomata "[[kolorforto]]", kiu ankaŭ produktas nerekte la [[Forta nuklea forto|fortan interagon]]) estas tiom forta ke la [[energio]] en la "elasta kordo" estas similnivela al la maso-energio de la [[kvarko]]j mem. Tiel, paro da [[kvarko]]j ligitaj per la [[kolorforto]] kondutas kvazaŭ streĉita korda peco.
 
Unue, la Teorio de Kordoj nur utilis kiel priskribo de [[bosono]]j, inkluzivante [[gluono]]jn, kaj fine ĝi estis anstataŭita per la fenomenaro por kiu ĝi estis unue disvolvita, per la kvarka [[modelo]]. Tamen, en 1970 [[John Schwarz]] kaj [[André Neveu]] trovis manieron prisikribi ankaŭ [[fermiono]]jn uzante la Teorion de Kordoj. En 1974, kiam ankaŭ la [[Kvantumakvantuma Kromodinamikokolordinamiko]] estis disvolvita kiel sufiĉe kontentiga modelo pri hadronoj, [[John Schwarz]] kaj [[Joel Scherk]] malkovris rilaton inter la Teorio de Kordoj kaj la [[gravito]].
 
Interesa trajto de la matematika priskribo de [[fermiono]]j bazita sur kordoj estas ke ĝi donis pli da [[partiklo]]j ol kiom [[fizikisto]]j antaŭpensis: tiu matematiko aŭtomate donas priskribon de [[partiklo]] kun [[maso]] egala al [[nulo]] kaj [[spino]] egala al 2. Sed ne ekzistas konita [[hadrono]] kongrua kun tiu priskribo, do dum kelke da tempo kelkaj [[fizikisto]]j serĉis manieron malaperigi tiun nedeziratan "[[partiklo]]n", sed poste kelkaj komprenis ke tia [[partiklo]] kongruas kiel priskribo de [[gravitono]], la mesaĝpartiklo de gravita interagado bezonata en iu ajn teorio pri [[Kvanta Gravito|kvantuma gravito]]. Do, la [[gravito]] aperis "necese" en la Teorioteorio de Kordojkordoj.</p>
 
<p align="justify">Unue malmultaj homoj ekprenis la ideon serioze; proksimume dum dek jaroj, krom [[John Schwarz]], la nura alia grava proponanto de la Teorio de Kordoj estis [[Michael Green]]. Ili du, laborante kun eta kaj sinŝanĝanta grupo de pioniroj, alfrontis multajn el la matematikaj problemoj de la Teorio de Kordoj, inkluzive la oftan problemon de partikla fiziko: la nedezirata apero de [[Infinito|nefiniaj kvantoj]] en kelkaj [[ekvacio]]j.
 
Meze de la 1980aj jaroj la Teorio de Kordoj estis kombinita kun la ideo de <b>[[supersimetrio]]</b> por atingi novan version: <b>teorio de superkordoj</b>, ŝajne tre pova kaj plena priskribo pri ĉio.
Linio 21 ⟶ 22:
[[Bosono]]j estas estaĵoj kies proprecojn oni povas priskribi per ordinaraj [[Komuteco|inversigeblaj]] rilatoj, kutimaj reguloj kiel: <i><b>A</b> per <b>B</b></i> estas egala al <i><b>B</b> per <b>A</b></i>. Tamen, la [[fermiono]]j havas proprecojn kiuj ne ĉiam obeas tiajn rilatojn, ili ne estas [[Komuteco|inversigeblaj]]. La adekvata matematiko kiu priskribas tian konduton estas la [[Kvantummekaniko|kvantuma mekaniko]], la ne klasika (tio estas, [[Leĝoj Newton de Movado|Neŭtona]]) mekaniko. La koncepto de [[fermiono]]j estas bazita tute sur la principoj de la [[Kvantummekaniko|kvantuma mekaniko]], dum [[bosono]]j estas esence klasikaj en sia karaktero.
 
La [[supersimetrio]] plibonigas nian komprenon pri la [[spacotempo]], inkludante [[fermiono]]jn kaj [[bosono]]jn, do ĝi donas kvantummekanikan karakteron al la [[speciala relativeco|speciala teorio de relativeco]].</p>

Post 1976, kiel sekvanta paŝo, oni esperis la serĉadon de maniero por meti la [[gravito]]n en la novan [[Koncepto|konceptaron]], ĝisdatigante la [[ĝenerala relativeco|ĝeneralan teorion de relativeco]], en simila maniero kiel farite kun la [[speciala relativeco|speciala teorio]]. Tio povus esti akcelonta la disvolvon de la Teorio de kordoj kaj progresigonta ĝin je ĉirkaŭ jardeko, sed tio ne okazis: Kvankam la [[problemo]] pri la [[gravito]] estis en la [[cerbo]] de multaj [[homo]]j, la [[fizikisto]]j rigardis kiel sekvantan paŝon la ampleksigon de la [[supersimetrio]] por inkludi la [[gravito]]n, en teoria pakaĵo nomata "[[supergravito]]", kiu ne inkluzivas [[ideo]]jn pri kordoj. Do, post kiam la [[supersimetrio]] aperis, la teorio de kordoj, kiu naskis [[supersimetrio|ĝin]], estis forgesita fare de la plimulto de la [[Esplorado|esploristoj]]. Preskaŭ la solaj homoj kiuj daŭrigis la laboradon pri kordoj estis [[John Schwarz]] kaj, en [[Londono]], [[Michael Green]]. (Dume, [[Joel Scherk]] mortis, do li ne plu kontribuis al la [[teorio]].)
 
[[John Schwarz|Schwarz]] kaj [[Michael Green|Green]] pensis ke kio necesis estis teorio pri <u>ĉio</u>: pri ĉiuj [[partiklo]]j kaj [[Kampo (fiziko)|kampo]]j, ne nur pri [[hadrono]]j. En tia [[teorio]], la kordoj devas esti tre tre etaj, pli malgrandaj ol la kordoj laŭ [[Joiĉiro Nambu]], kiuj estis elpensitaj por priskribi [[hadrono]]jn. Eĉ ne sciante kiel la teorio estus disvolviĝonta, [[John Schwarz|Schwarz]] kaj [[Michael Green|Green]] povis antaŭkalkuli la [[Longo|longoskalon]] de la bezonataj kordoj ĉar ili volis inkludi la [[gravito]]n en la pakaĵo. La [[gravito]] estas grave influata fare de kvantumaj efikoj je skalo de proksimume 10<sup>-33</sup> [[Centimetro|cm]] (10<sup>-35</sup> [[Metro|m]]), distanca skalo en kiu la [[strukturo]] mem de la [[spacotempo]] estas influata fare de la [[malcerteca principo|kvantuma malcerteco]].