Flughaveno Tenerifo Suda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
foto
Linio 16:
Motivoj por la konstruado de la flughaveno estis la kreskanta turisma trafiko kaj la fakto, ke la pli norda [[flughaveno Los Rodeos]] ofte havis malbonajn veterajn kondiĉojn. Decido pri la konstruado okazis en [[1970]]; en [[1973]] oni decidis pri buĝeto, kaj en [[1976]] oni ekkonstruis la vojajn ligojn kaj la elektrejon kaj ebenigis la estontan startejon. En [[1977]] (kiam, pretere, okazis [[Aviadila_kolizio_de_1977_en_Los_Rodeos|granda akcidento en Los Rodeos]]) oni finfaris la pasaĝerejon, la reg-turon kaj la startejon. La {{daton|28|oktobro|1978}} okazis la inaŭguro; per la unua aviadilo alvenis reĝino [[Sofio de Grekio|Sofía]], kies nomon ricevis la flughaveno.
 
La flughaveno servas precipe al eksterlanda trafiko; inter- insulaj kanariaj flugoj kutime uzas la nordan flughavenon. En [[2007]] estis 8.639.341 pasaĝeroj. Ĝis [[2020]] oni planas konstrui novan kvin-etaĝan pasaĝerejon de 100.000 m², kiu permesos servi 7.500 pasaĝerojn ĉiuhore.
 
[[Dosiero:Flughaveno Tenerifo Suda.jpg|thumbnail|Elaera vido de la flughaveno]]
== Kiel atingi la flughavenon ==
== Surtera trafiko ==
La flughaveno estas ligita per la suda aŭtovojo de Tenerifo (TF-1) al [[Santa Cruz de Tenerife]] kaj al la norda aŭtovojo (TF-5). Regulaj aŭtobusoj trafikas de kaj al ĉiuj iom grandaj urboj kaj ankaŭ al la norda flughaveno. Estas planoj pri ligo al la konstruota fervojo de Tenerifo ("Tren del Sur")<ref>http://www.metrotenerife.com/index.php?option=com_content&task=view&id=68&Itemid=99</ref>.