Igualada: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Muro Bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gl:Igualada
Linio 4:
==Historio==
En la komenco ĝi estis setlejo kiun historiistoj datigas je la jaro 1003. Plej menciinda konstruaĵo estas preĝejo dediĉita al Sankta Maria, iel rilata al la Monaĥejo de Sant Cugat. La teritoriajn limojn de Igualada konturis la feŭdaj posedaĵoj de Ódena, apartenantaj al la Sinjoroj de Montbui kaj Claramunt, en la antikva kruciĝo de la vojoj al Barcelono kaj Ilerdo (Lleida).
La unuaj konataj urbmurojurbomuroj datiĝas, plejeble, je la 12a jarcento. Igualada pliampleksigis siajn limojn dum la 14a jarcento, aldonante novajn konstruaĵojn en la okcidenta sektoro, la t.n. Raval de Capdevila. La muregoj plustaris ĝis la 18a jarcento, post sia ampleksigo en la 15a jarcento.
Fine de la 18a jarcento oni konstruis la kvartalojn Sant Agustí kaj Soledat, preter la urbomuroj. Ankaŭ en tiu jarcento oni konstruis la novajn ledlaborejojn.
Jam en nia epoko, en 1925, Igualada plilongigas la municipajn limojn per aĉetado de teritorio al Ódena. Tio permesis poste sian ekspansion.
Dum la frankisma periodo, la granda enmigrado venanta el la duoninsulo provokis la kreadon de laboristaj kvartaloj kiaj Fàtima, Sant Crist kaj Montserrat.
En 1984 oni aprobis la ''Pla Especial de Millora Urbana "Les Comes 2"'' (Speciala Projekto por Urba Pliboniĝo). Ĝi signifis la kreadon de nova kvartalo kun pli kvalitaj vivkondiĉoj. La projekto estis pliampleksigita en 1988.
 
[[Kategorio:Katalunio]]