Pardubice: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: no:Pardubice
Neniu resumo de redakto
Linio 20:

'''Pardubice''' (germane '''Pardubitz''') estas regiona urbo en orienta [[Bohemio]] ĉe la kunfluiĝo de la riveroj [[Elbo]] kaj [[Chrudimka]]. En [[1997]] oni kalkulis 92.980 loĝantojn.

== Historio ==

'''Pardubice''' – sidejo de la nov-elkreita Ĉeĥa regiono situas ĉe kunfluo de du Orientbohemiaj riveroj - [[Labe]] kaj [[Ĥrudimka]]. Unuaj notoj pri ekzisto de la urbo devenas el la jaro 1295, kiam ĉi tie la papo Bonifaco la VIII-a fondis monaĥejon de ciriakoj kaj preĝejon de sankta Bartolomeo. Dum la jaro 1340 heredis la urbon [[Arnoŝt el Pardubice]], postea la unua praga arciepiskopo.

En vico da posedantoj ni rememoru [[Smil Flaŝka el Pardubice]], [[Hanuŝ el Milheim]] (kiu konstruis la [[Betlehema kapelo|Betlehem-kapelon]] en Prago), Viktorin el Kunŝtat kaj Poděbrady, patron de postea ĉeĥa reĝo [[Georgo el Poděbrady]].

La plej fama periodo datiĝas ekde la jaro 1491, kiam la urbon aĉetis elstara grafa gento de Pernŝtýn. Tiam ekestis urbo kun firma fortikaĵo. Ekde la jaro 1560 posedis Pardubice ĉeĥa reĝo.

Ekfloro de la urbo komenciĝas dum la unua duono de la 19-a jarcento rilate al la konstruo de fervoj-linio Prago - Pardubice - Olomouc kaj ekesto de multaj fabrikoj en la dua duono - Hübner-Opitz fabriko de muelmaŝinoj (1866), sukerfabriko (1869), bierfabriko (1871), fabriko de Prokop (1872), rafinerio de mineraloleoj de firmao Fanto (1889), kafo-fabriko de J.Franck (1897).

Post la unua mondmilito la industrio plu disvolviĝis, ekestis fabriko Explosia Semtín (kemia industrio),Telegrafia, pli malfrue Tesla (elektronika industrio).

Dum dua mondmilito tie estis aktiva grupo de rezista movado kontraŭ faŝismo. Fama estas agado de paraŝutista grupo Silver A, kiu aranĝis atencon kontraŭ R.Heidrich. Post la atenco, dum majo 1942, starigis naziistoj en Kasteleto ekzekutejon, kie mortis dum unu monato pli ol 200 homoj. Inter ili loĝantoj de tute forbruligita kaj detruita vilaĝo [[Ležáky]].
Post la mondmilito, en la jaro 1949 iĝis Pardubice la ĉefurbo de Orientbohemia regiono, kio influis pluan rapidan evoluon de la urbo.

Kvankam Pardubice estas plie industria kaj trafika centro, tamen loĝantoj ĝuas riĉan kulturan kaj sportan vivon. Sian sidejon tie ĉi havas Universitato kaj multaj fakaj mezlernejoj.

Ekde komenco de la 20-a jarcento tie ĉi disvastigas kulturan vivon „ŝtona“ teatro kun profesia ensemblo. Elstara posteno apartenas ankaŭ al Kamera filharmonio.

En Pardubice on aranĝas multajn sportajn konkursojn, ni nomu almenaŭ mondfaman ĉevalvetkuradan konkurson Granda pardubica „Steple Chasse“, aranĝata ekde la jaro 1874.
Ankaŭ spidvea konkurso de motorcikloj Ora kasko“ (ekde 1929) kaj tenis-turniro de junioroj allogas multajn sportamantojn.

Hokea klubo edukis multajn ĉampionojn, majstrojn de la mondo kaj olimpikaj venkintojn.
En Pardubice oni eblas vidi multajn vidindaĵojn. Ankaŭ en proksima ĉirkaŭaĵo vizitanto trovos ĉarmajn kaŝejojn por ripozo de la korpo kaj animo.

== Vidindaĵoj ==

[[Dosiero:Pardubice - sochařská výzdoba Morového sloupu na Pernštýnském náměstí3.jpg|thumb|Pesta kolono]]
===Pernŝtýn-placo===
Formon kaj aspekton de la placo ordonis elkrei jam [[Vilém (Vilhelmo) el Pernŝtýn]]. Ankaŭ li decidis plibeligi aspekton de la domoj.La domoj de historia kerno de la urbo reprezentas tri bazajn etapojn de konstrua evoluo, malfrugotikan kun ŝtona embrazuro de fenestroj kaj desegnitaj niĉoj, renesancan kun terakotaj fenestroj, malfrubarokan kaj klasicistan kun ornamaĵoj de gabloj.

Tuj post la [[Verda pordego]] staras malfrugotika domo n-ro.77 (nuna Regiona biblioteko), kiu estas modelo de la stilo.Meze de norda flanko de la placo situas la urbodomo, konstruita en la jaroj 1893-1894 en novrenesanca stilo laŭ la projekto de J. Vejrych. La plej valora sur la placo estas domo „Ĉe Jonaŝ“. Fasado kun reliefo - Jonaŝ kaj baleno donis al la domo la nomon kaj ĝi devenas el la jaro 1797. Dominanto de la suda flanko estas la gastejo Blanka ĉevaleto, rememorata jam ekde jaro 1507. Centre de la placo situas 6 metroj alta korinta pesta kolono kun statuo de la sankta Virgulino Maria. La kolono estas ĉirkaŭigita per balustrado kun statuoj de ĉeĥaj sanktuloj.

===Kastelo===
Fortikaĵa sistemo ĉirkaŭ la kastelo estas eminenta en mezeŭropa historio de armea konstruado inter gotika kaj renesanca epokoj. Kernon de la kastelo kreas gotika burgo el la unua duono de la 14-a jarcento.

Vilém (Vilhelm) el Pernŝtýn rekonstruis burgon en malfrugotika stilo. Liaj filoj poste (1529 ĝis 1541) daŭrigis en stilo renesanca. Ekde la jaro 1560 posedis kastelon reĝa kamero.
Dum regado de imperiestroj [[Maxmilian la II-a]] kaj poste [[Rudolf la II-a]] la kastelo estis aranĝita laŭ projekto de Itala konstruisto Ulricco Aostalli. Aranĝo en baroka stilo devenas el la jaroj 1723 – 1726.

Post dek jaroj, kiam estis la kastelo riparata, ĝi estas denove alirebla.

[[Dosiero:Saint Bartolomeo Church, Pardubice, Czech Republic.jpg|thumb|Preĝejo de Sankta Bartolomeo]]

===Preĝejo de sankta Bartolomeo===
Areo de la preĝejo estas loko de la plej malnova mezepoka loĝado en la urbocentro. La monaĥejo, fondita ĉi tie en la dua duono de la 13-a jarcento malaperis nur post husita atako en la jaro 1421.

En la jaroj 1507 – 1514 estis preĝejo de sankta Bartolomeo rekonstruita en malfrugotika stilo kaj estis uzata kiel entombiga loko de gento Pernŝtýn. Atestas pri tio portalo en norda parto el la jaro 1519, la plej malnova renesanca memoraĵo en la urbo kun surskribo kaj genta blazono. En la jaro 1912 estis al la preĝejo alkonstruita okcidenta antaŭĉambro laŭ la projekto de B. Dvořák. Ĉefa altara bildo de [[M. L. Willman]] devenas el la jaro 1692 kaj bildigas torturon de sankta Bartolomeo.

===Verda pordego===
Sesdek metrojn alta turo, antaŭe kun du pordegoj devenas laŭvere jam el epoko antaŭ-pernŝtyna. Post la jaro 1507 ĝi estis aranĝita en malfrugotika stilo kaj post la dua totala forbrulo de la urbo en la jaro 1538 ĝi estis plialtigita je triono de alteco kaj tegmento estis kovrita per kupra lado. La verda koloro de patino donis nomon al la pordego antaŭe nomata Praga (laŭ direkto de elirvojo el la urbo) Verda.La reliefo, bildigata legendon de ekesto de blazono de la urbo, devenas de skulptisto [[B. Vlĉek]] laŭ la desegno de [[Mikoláŝ Aleŝ]]. El la turo ĉiu povas trarigardi urbon kaj eĉ (dum bela vetero) malproksiman ĉirkaŭaĵon.

La urbo estas fama pro sia speciala [[spickuko]] (ĉeĥe: '''perník''') kaj unu el plej malfacilaj [[ĉevalo|ĉevalaj]] vetkuroj ekde [[1874]] - '''[[Granda premio steeplechase Pardubice]]''' kun timata fosaĵo de Taxis (9 m).
Linio 27 ⟶ 70:
* Naskiĝurbo de Johann Franz Kempen, Freiherr von Fichtenstamm, aŭstra oficiro kaj fondinto de la ĝendarmaro
* Naskiĝurbo de [[Karel Emanuel Macan]].

== Ĝemelurboj: ==

* [[Rosignano Marttimo]], Italio
* [[Skelleftea]], Svedio
* [[Selbo]], Germanio
* [[Schönebeck]], Germanio
* [[Merano]], Italio
* [[Doetinchem]], Nederlando
* [[East Lothian]], Grandbritanio
* [[Golegä]], Portugalio
* [[Jerez de la Frontera]], Hispanio
* [[Pernik]], Bulgario
* [[Seĵana]], Slovenio
* [[Vysoké Tatry]], Slovakio
* [[Waregem]], Belgio

==Esperanto-movado==

Pardubice estas sidejo de la
Estas gastiganto de [[Pasporta Servo]] tie.
* Asocio de Esperantistoj Handikapuloj
* Klubo de Esperantistoj D-ro Schulhof Pardubice
* Estas tie gastiganto de [[Pasporta Servo]] tie.